Alessandro Piccinini
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Alessandro Piccinini (* 30-a de decembro 1566 en Bolonjo; † ĉ. 1638 samloke (?)) estis itala liutisto, teorbisto kaj komponisto.
Piccinini naskiĝis en Bolonjo kiel ido de muzikema familio. Lia patro Leonardo Maria Piccinini instruis al li la liuton. Li ricevis postenojn ĉe la kortego de Este en Ferrara. En 1597 la papa legato dungis lin kiel liutisto, posteno kiun tenis Piccinini ĝis sia morto.
El lia verkaro nur malmultaj pecoj estas konservitaj. Piccinini estas plej bone konata pro siaj du volumoj de liutmuziko: Intavolatura di Liuto et di Chitarrone, libro primo (Bolonjo, 1632) kaj "Intavolaturo di Liuto" (Bolonjo, 1639), post lia morto publikita de lia filo Leonardo Maria Piccinini.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads