From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandro la 1-a de Epiro (antikve-greke Ἀλέξανδρος Α' τῆς Ἠπείρου, 370 a.K. – 331 a.K.), konata ankaŭ kiel Aleksandro Moloso (Ἀλέξανδρος ὁ Μολοσσός), estis reĝo de Epiro (350–331 a.K.) de la Ecida dinastio.[1]
Aleksandro la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 2001 en Epiro | ||||
Morto | en Pandosia (Bruttium) | ||||
Mortis pro | Morto dum batalo vd | ||||
Religio | religio en Antikva Grekio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Neoptolemo la 1-a vd | ||||
Gefratoj | Olimpia kaj Troas (en) vd | ||||
Edz(in)o | Kleopatro de Makedonio vd | ||||
Infanoj | Neoptolemus II of Epirus (en) , Cadmeia of Epirus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel la filo de Neoptolemo la 1-a de Epiro kaj frato de Olimpia, Aleksandro la 1-a estis onklo de Aleksandro la Granda. Li estis ankaŭ onklo de Pirho de Epiro. Li estis portita tre juna al la kortego de Filipo la 2-a, kaj laŭ la helena modo li iĝis celo de liaj allogoj. Je aĝo de ĉirkaŭ 20, Filipo faris lin reĝo de Epiro, post eltronigi sian onklon Arimbas.[2]
Kiam Olimpia estis malakceptita de lia edzo, en 337 a.K., ŝi iris ĉe sia frato, kaj klopodis instigi lin al milito kontraŭ Filipo.
Aleksandro, tamen, malakceptis tiun sugeston, kaj formis duan aliancon kun Filipo edziĝante al lia filino (nevino de Aleksandro) Kleopatra (336 a.K.). Je la nupto Filipo estis murdita de Paŭzanio de Orestio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.