From Wikipedia, the free encyclopedia
Albligen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo de la distrikto Schwarzenburg kaj ekde la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 Albligen estis kunigita kun la komunumo Wahlern al la nova komunumo Schwarzenburg. Ĝi havis 465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Albligen | |
---|---|
Blazono de Albligen | |
Preĝejo de Albligen | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Berno |
Komunumo(j) | Schwarzenburg |
Geografia situo | CH1903: 590698 / 188739 (mapo)46.8497222222227.3166666666667 |
Nombro de loĝantoj | 465 |
Areo | 4,28 km² |
Alteco | 699 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3183 |
Mapo de Albligen | |
Albligen situas kiel sola komunumo de la distrikto Schwarzenburg okcidente de la rivero Sense, kiu formas en oriento la limon inter Albligen kaj la najbara komunumo Wahlern. La aliaj du najbarkomunumoj de Albligen situas ambaŭ en Kantono Friburgo, nome Ueberstorf kaj Heitenried.
Albligen konsistas krom el la vilaĝo Albligen mem el la vilaĝetoj kaj setlejoj Harris, Wallismatt kaj Änetmoos.
Albligen situas ĉe la ĉefstrato de Schwarzenburg al Flamatt. Per poŝtaŭtolinio sur ĉi-tiu strato la komunumo estas ligita al la publika trafikreto de Svislando.
En la municipo Harris estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo.
La unua dokumenta mencio de Albligen datiĝas el la jaro 1148 sub la nomo Albenon. En la jaro 1423 Albligen fariĝis kiel parto de la ĝis tiam savoja regnejo Grasburg komuna posedaĵo de la urboj Berno kaj Friburgo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Albligen fariĝis komunumo de Kantono Berno.
La 18-an de novembro 2008 la loĝantaro de Albligen decidis eknegoci kun la najbara komunumo Wahlern pri eventuala kuniĝo de la du komunumoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.