Prajagraĝo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Prajagraĝomap

Prajagraĝo (hindia: प्रयागराज, urduo: پریاگراج; Prayāgrāj [prʌˈjɑːɡrɑːdʒ], angle: Prayagraj). Prayagraj iĝis la oficiala termino, kvankam ĝis oktobro 2018 la urbo nomiĝis Allahabad (hindia: इलाहाबाद, urduo: الہ آباد Ilāhābād [ɪlɑːhɑːˈbɑːd]) estas milionurbo kaj distrikta sidejo en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato.

Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, Subŝtato ...
Prajagraĝo
hindie इलाहाबाद, urdue الہ آباد
urbo
Thumb
Ŝtato Barato Barato
Subŝtato Utar-Pradeŝo
Koordinatoj 25° 27′ N 81° 51′ O (mapo)
Horzono UTC+5:30
Poŝtkodo
ISO-3166 IN-UP
Thumb
Situo de la urbo enkadre de Barato
Situo de la urbo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Prayagraj
Retpaĝo: prayagraj.nic.in
Thumb
Fermi

La plej frue la nomo estis Prajag (loko de la kunfluejoj), baldaŭe la loknomo estis "Aggra" (sanskrite: por "oferejo", ĉar estas la punkto, kie Bramo ofertis sian unuan oferon post kreado de la mondo). Tial la urbo estas grava pilgrimejo. En fino de la loknomo "raĝ" rilatas al raĝo.

Thumb
Vido en Prajagraĝo
Thumb
Muzeo en Prajagraĝo

Bazaj informoj

Geografio

Prajagraĝo situas ĉe la kunfluejo de la Gango kaj Jamuna. La riveroj sur tri flankoj ĉirkaŭas la milionurbon.

Historio

Ekde regado de Mogola Imperio la imperiestro konstruis grandan fortikaĵon en Allahabad. Dum regado de la britoj en 1765 estis tie garnizono. En 1857 ankaŭ en Allahabad hinda ribelo okazis. Jawaharlal Nehru naskiĝis la 14-an de novembro 1889 en Allahabado. Ekde 2018 la oficiala loknomo estas Prajagraĝo. Vidu ankaŭTraktato de Allahabado.

Klimato

En Allahabad estras tri sezonoj: varma seka somero, freŝa seka vintro kaj varma humida sezono. La somersezono daŭras de aprilo ĝis junio kie la temperaturoj estas de 40-45 °C. La vintrosezono daŭras de decembro ĝis februaro kun 10-22 °C, dume tre malofte malofte frostas. Neniam neĝas.

Thumb
Universitato en Prajagraĝo

Vidindaĵoj

Pilgrimejo

Ĉiujn 12 jarojn, pilgrimoj venas ĉi tien por bani sin en la rivero Gango, dum la hindua festivalo kumbhamela, kiu estas la plej granda religia festo en la mondo, ĝi daŭras pli ol unu monaton kaj dum ĉi tiu tempo la urbo estas vizitata de ĝis 70 milionoj da pilgrimantoj. En la tago de la sankta bano, pli ol 10 milionoj da homoj faras ĉi tiun riton en la Gango.

Famaj lokanoj

  • Indira Gandhi (1917-1984), ĉefministro de Barato (1966-1977, 1980-1984)

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.