Al Eterna Paco

eseo de Emanuelo Kantio From Wikipedia, the free encyclopedia

Al Eterna Paco

Al Eterna Paco [1][2] estas filozofia traktaĵo de Immanuel Kant (originale : germane Zum ewigen Frieden) kiu aperis en 1795. Ĝi estas esperantigita el la germana de Paul Gottfried Christaller kaj eldonita 88-paĝe ĉe eldonejo "La Batalanto" en Hanovro en la jaro 1924.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj
Al Eterna Paco
Thumb
Al Eterna Paco
AŭtoroImmanuel Kant
Eldonjaro1924
UrboHanovro
EldonintoLa Batalanto
Paĝoj88
vdr
Fermi

Signifo de la verko

La nuntempa nocio pri "paco" grandparte baziĝas sur tiu ĉi grava verketo de Immanuel Kant, kiu apartenas al liaj verkoj de maljuneco. En "Al Eterna Paco" Kant aplikas sian moralfilozofion al la politika demando pri la paco inter la ŝtatoj. Li klarigas, ke paco ne estas natura stato inter la homoj, sed devas esti kreita. En sia verko Kant klare kontraŭstaras despotismon. La Ligo de Nacioj kaj Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas forte influita de tiu verko de Kant.

Formo kaj strukturo de la verko

La verko baziĝas sur formo de kontrakto. Tio implicas, ke politikistoj povas konsideri la tekston kiel bazon de vera packontrakto kaj adapti ĝin por praktika uzo. La libro konsistas el kvar partoj, nome la ses enkondukaj artikoloj kun principoj, poste la definitivaj artikoloj, kiu postulas ke ĉiu ŝtato havu respublikan konstitucion kaj ke la interpopola juro baziĝu sur federalismo. Mondcivitana rajto donu gastrajton al ĉiu homo en ĉiu lando. Fine sekvas aldonoj pri la garantio de la eterna paco per publika juro kaj laste la aneksoj.

Recenzoj

Citaĵo
 La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda traduko. 
 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 125
Citaĵo
 Filozofia Traktaĵo tradukita de profesoro P. Christaller, ano de la Akademio Esperantista, kun antaŭparolo de l’eldonanto D-ro W. Fricke kaj kun parolo pri vivo kaj pensoj de Kant de D-ro Th. Lessing, profesoro de filozofio en Hannover. Plej bonstila traduko de interesa verketo de la fama germana filozofo Kant. Tiu libro estas nova pruvo de la uzebleco de nia lingvo eĉ por subtilaj filozofaj klarigoj. Tiu eldonaĵo honoras ambaŭ tradukinton kaj eldoniston. 
  Belga esperantisto n120 (feb 1925)

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.