Abū ʿAlī Manṣūr (13a de Aŭgusto 985 – 13a de Februaro 1021), pli bone konata laŭ sia reganta nomo al-Ḥākim bi-Amr Allāh (arabe الحاكم بأمر الله; laŭvorte "La reganto de la ordeno de Dio"[1]), estis la sesa kalifo de Fatimidoj [2] kaj 16a Ismailiisma[3] imamo (996–1021). Al-Hakim estas grava figuro en nombraj branĉoj de ismailiaj Ŝijaistoj, kiel la 15 milionoj da Nizariistoj kaj la 1-2 milionoj da Musta’liistoj de la tuta mondo, aldone al la 2 milionoj da Druzoj de Levantenio kies samnoma fondinto ad-Darazi proklamis lin la enkarnigo de Dio en 1018.[4][5]
Al-Hakim bi-Amr Allah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fatimida Kalifo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 985 en Kairo | ||||
Morto | 13-an de februaro 1021 (35-jaraĝa) en Mokattam | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Fatima kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Fatimidoj vd | ||||
Patro | Al-Aziz Billah (en) vd | ||||
Patrino | vd | ||||
Gefratoj | Sitt al-Mulk (en) vd | ||||
Infanoj | Ali az-Zahir (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | guberniestro kalifo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rakontoj pri al-Hakim povas esti polemikaj, ĉar ekzistas diversaj rigardoj pri liaj vivo kaj heredo.[6][7] Historiisto Paul Walker verkis: "Finfine, ambaŭ rigardoj al li, la freneza kaj despota tirano (kiel germanaj kaj romiaj despotoj) malracie preta mortigi subite tiujn ĉirkaŭ li, kaj la ideala suprema reganto, diece ordonita kaj elektita, kies ĉiu ago estis justa kaj racia, ankoraŭ restas, tiu inter liaj malamikoj kaj inter tiuj kiuj ribelis kontraŭ li, kaj la alia en la koroj de la veraj kredantoj, kiuj, kvankam eble surprizitaj de la okazintaĵoj, tute ne restis avide lojalaj al lo ĝis la fino."[8]
Referencoj
Literaturo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.