From Wikipedia, the free encyclopedia
La akvorezervejo aŭ baraĵlago de La Serena situas en la orienta parto de la provinco Badajoz en la rivero Zújar. Ĝin inaŭguris la gereĝoj de Hispanio Johano Karlo la 1-a kaj Sofia la 2-an de februaro de 1990.
Tiu baraĵlago estas la dua plej granda akvejo de Iberio (post la akvorezervujo de Alqueva en Portugalio), kaj ĝi estas unu el la plej grandaj en Eŭropo.[1] Tiu povas stoki ĝis 3,21 bilionojn da litroj de akvo, kaj inundas surfacon de 13949 ha, ĉe la municipoj Castuera, Puebla de Alcocer, Esparragosa de Lares, Cabeza del Buey, Peñalsordo, Risco, Capilla, Garlitos, Sancti-Spíritus kaj Siruela.
Ĝi utilas ĉefe por irigacio en agrikulturo, sed ankaŭ por provizado de akvo al najbaraj vilaĝoj kaj produktado de elektra energio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.