From Wikipedia, the free encyclopedia
Aktinorizo estas la nomo de nodetoj ĉe la radikoj de certaj angiospermaj plantoj, kiuj vivas en simbiozo de tiuj plantoj kun Nitrogen fiksantaj bakterioj de la specio Frankia alni.[1]
Escepte de la herba genro Datisca ĉiuj aktinoriza planto estas arboj aŭ arbusto. Multaj el ili estas pioniraj plantoj en fruaj stadioj de la ekloĝado. Ofte ili estas la unuaj plantoj kiuj rekreskas en vivejo kiel unuaj plantoj. Kelkaj tiaj plantoj estas specialigitaj al ekstremaj vivejoj, kiel inundaj areoj, varmaj aridaj aŭ duonaridaj regionoj aŭ rokaj kreskejoj. La planoj povas fiksi 240 ĝis 350 kg pro Hektar und Jahr betragen.
Aktinorizo estas konata de 24 genroj el ok familioj en tri ordoj[2]:
La plantoj ofte estas uzataj de homoj por resanigi grundojn, kiel bruligno por resanigi marbordojn kaj riverbordojn kaj por malhelpo de dezertiĝado.
La simbiozaj radiknodetoj malsamas anatomie de la radiknodetoj de la legumiozoj. Aktinorizo-nodetoj havas centran faskon. Ĉirkaŭ ĝi estas la infektita histo kun la bakterioj. Tiu siaflanke estas envolvita de arbŝela parenkimo. La nodetoj estas modificitaj flankradikoj. Ili ne estas determinitaj, do ili havas teorie senfinan kreskon. Ĉe la pinto de la nodetoj troviĝas ŝospintan meristemon, el kiu evoluiĝas la nodetan parenkimon. Al la meristemo allimas zonon de neinfektitaj ĉeloj al kiuj ankoraŭ mankas la tipajn vesiklojn (infektozono). En la centra zono troviĝas du ĉeltipoj: maturaj infektitaj ĉeloj kun vesikloj. En tiuj okazas la nitrogena fiksado. La dua ĉeltipo estas ne infektitaj ĉeloj, kiuj verŝajne asimiliĝas la fikitan nitrogenon kaj respondecas pri la interŝanĝo de karbono.[3].[4][5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.