From Wikipedia, the free encyclopedia
Pumpilo (aŭ likvaĵpremgenerilo) – Hidrostatika konvertilo destinita por transdoni energion de solidaj partoj en likvo-kolonon.
Ĉi tiu artikolo temas pri teknika aranĝaĵo kiu movigas likvon aŭ gason. Por konstelacio rigardu la paĝon Pumpilo (konstelacio). Por teknika aranĝaĵo kiu transportas varmon kontraŭ temperatura gradiento legu la artikolon Varmopumpilo. |
Pumpiloj funkcias per uzo de mekanikaj fortoj por puŝi la materialon. Tio povas esti per fizika levado, aŭ per la forto de kunpremo.
Laŭ Francisko Azorín pumpi estas Altiri aŭ puŝi likvidaĵon aŭ gason per pumpilo.[1] Li indikas etimologion el la greka bombos (bruo) kaj de tie la latina bombus (antlia extrahere). Kaj li aldonas la terminon pumpilo, por speciala aparato uzanta la maldensigon de la aero por levi fluidaĵon en tubo.[2]
La probable unua speco de pumpilo estas la arkimeda ŝraŭbo, kiun priskribis Arkimedo en la jaro -300. Ĝi estas tubo kun interna ŝraŭbo. Ĝia suba fino estas submerĝita en akvon. La tuta ilo estas turnigeble fiksita en angulo de ĉirkaŭ 30 gradoj supren. Je la supra fino estas kranko per kiu homo povas turnigi la ŝraŭbon. Tia pumpo nur povas levigi akvon je malmultaj metroj.
Ĉenpumpilo estas tipo de akvo-pumpilo en kiu kelkaj cirklaj diskoj estas metitaj sur senfina ĉeno. Unu parto de la ĉeno eniras en la akvo, kaj la ĉeno funkcias tra tubo, iome pli granda ol la diametro de la diskoj.
Ankaŭ jam tre longe uzita estas la sitelbendo. Vidu bildon 1 maldekstre. Ĝi konsistas el vertikala bendo aŭ ŝnuro kun alfiksitaj siteloj, cikle kuranta, ofte movata de besta aŭ homa forto. La siteloj sube mergiĝas en puton, pleniĝas kaj supre elverŝas sian enhavon.
Piŝtopumpiloj uzas valvojn por direkti la fluon de likvaĵoj. La piŝta pumpilo (vidu la bildon 1 dekstre) per movo de piŝto alterne kreas malaltan (1) kaj altan (2) premon, kaj valvoj igas la likvaĵon jen enflui de unu, jen elflui al alia flanko.
La bildo 4 montras la funkcion de la valvoj. La piŝto estas movigita suben. Per tio premo estas igita sub la piŝto. La akvo estas puŝita supren tra la maldekstra valvo. Post tio la piŝto estas movigita supren. Per tio negativa premo estas igita sub la piŝto. Akvo estas suĉita tra la dekstra, suba valvo. Ambaŭ valvoj estas aŭtomate malfermitaj kaj fermitaj per la premo de la akvo.
En bildo 4 estas montritaj du tipoj de pistonoj. Maldekstre estas normala pistono, dekstre estas submerĝanta pistono.
La homa koro estas pumpilo kun valvoj. Ĝi konsistas el du ĉambroj. Ĉiu ĉambro havas du valvojn, nomitaj korklapoj. Anstataŭ movigon de piŝtoj la koro kunpremas la tutajn ĉambrojn.
Tiu ankaŭ estas piŝtopumpilo. Unu valvo estas en la rado. La alia valvo estas parto de la piŝto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.