From Wikipedia, the free encyclopedia
La Akravosta ibiso (Cercibis oxycerca) estas specio de vadbirdo de la familio de Treskiornitedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Cercibis. Oni ne konas subspeciojn.
Akravosta ibiso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Akravosta ibiso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cercibis oxycerca (Spix, 1825) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en norda Sudameriko, nome en limigita areo de tre norda Brazilo, orienta Kolombio, sudaj Gujanoj, kaj okcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ eĉ inunditaj malaltaj herbejoj. Laŭ IUCN la populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 10 000-25 000 individuoj, kio pli malpli egalas al 6 700-17 000 maturaj individuoj. La populaciotendenco estas stabila.[1]
Temas pri tre malhela (preskaŭ nigreca) ibiso kun ruĝaj longa subenkurba beko, longaj kruroj kaj nuda haŭtaĵo ne nur en bridovizaĝo kiel ĉe aliaj parencaj ibisoj el bekobazo al ĉirkaŭokulo, sed ankaŭ en mentono; ambaŭ ruĝaj areoj estas separataj de grizeca karunkleca areo en mustaĉa subvango, kaj tio utilas kiel distingilo de la specio, krom la karaktero kiu aperas kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kiu devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la greka kiuj signifas precize kaj respektive “akra, pinteca” kaj “vosto”. La kolo estas iomete pli nigra ol la cetero de la korpo, kiu estas siavice 76 al 86 cm longa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.