From Wikipedia, the free encyclopedia
La akemetoj (el la antikva greka Άκοίμηται, nome kiuj ne dormas (kun la a seniga) estis bizancaj monaĥoj de la komunumo fondita de sankta Aleksandro la Akemeto. komence de la 5-a jarcento lokiĝintaj unuatempe sur la azia bordo de Bosporo, poste translokiĝintaj en Konstantinopolo.
La nomo de tiuj religiuloj devenas el la fakto ke iliaj komunumoj estis dividitaj en grupoj kiuj sinsekvis en la preĝado por realigi la kontinuan preĝon per la konstanta kantado de la psalmoj. Iliaj religiaj ritoj subŝtofis pompajn ceremoniojn kun fascinaj kantoj kiuj multe plaĉis al la kristana popolo kiu ilin amis kaj protektis. Foje la grupojn formis etna elementaro. Laŭ iuj historiistoj, eble al ilia programo inspiriĝis la proponantoj de kontinua adorado al Eŭkaristio.
Ilia multabunda biblioteko, kiu estos konsultita ankaŭ de la Apostola Seĝo de Romo, konservis multajn manuskriptojn kopiitajn de akemetaj monaĥoj kiuj en tio anticipis la “monaĥejojn studion”.
Malŝatataj de la imperiestro Justiniano la 1-a, suspektitaj pri nestorianismo, ili estis kondamnitaj de papo Johano la 2-a en 534 kaj definitive malaperis dum la 6-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.