turka popmuzika kantistino kaj aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Ayşe Ajda PEKKAN (turka prononco: [ʒˌda pe̞kˈkan]; naskita la 12-an de februaro 1946 en Istanbulo, Turkio) estas turka popmuzika kantistino kaj aktorino. Tra kariero, kiu kovras kvin jardekojn, Pekkan produktis pli ol 20 albumojn. Ŝi estas kune kun Sezen Aksu, komerce la plej sukcesa virina turka muziko-artisto kun vendoj, kiuj superas 42 milionojn da kopioj tutmonde. Ŝi estas kromnomata la "Superstelulino" de la turka popmuziko. Kvankam fama pro sia muziko, Pekkan komencis sian karieron kiel aktorino kun aperoj en preskaŭ 50 filmoj. Dum sia muzika kariero Pekkan registris kantojn en naŭ lingvoj.
Azhda Pekkan | |
---|---|
foto Azhda (Ajda) Pekkan | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Ayşe Ajda Pekkan |
Alie nomata | Azhda Pekkan |
Kromnomo | Diva, Superstar |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1946 (78-jaraĝa) en Istanbulo |
Ĝenroj | popmuziko, arabesko |
Profesio | kantistino |
Retejo | www.ajdapekkan.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Ayşe Ajda Pekkan |
Lingvoj | turka |
Ŝtataneco | Turkio |
Familio | |
Frat(in)o | Semiramis Pekkan (en) |
Parencoj | Gulu Lalvani (en) (bofrato) |
Okupo | |
Okupo | aktoro muzikisto kantisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://ajdapekkan.com.tr/ |
Je la 19a aprilo 1980, Pekkan reprezentis Turkion kun la eniro "Petr'Petrolo" ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso 1980 en Hago, Nederlando. Ŝi tiam decidis iom paŭzi la karieron kaj portempe translokiĝis al Usono. Post kiam ŝi revenis al Turkio, ŝi registris du nesukcesajn albumojn, Sen Mutlu Ol (Vi estu feliĉa) kaj Sevdim Seni (Mi amis vin) en la tiutempa tendenco en turka muziko. Poste ŝi revenis al sia originala tipo de okcidenta popmuziko kaj donis koncertojn en 1983 kun grandega sukceso.
Malfrue en 1989, ŝi komencis labori sur albumo kun famaj turkaj muzikistoj kiel Fuat Güner de MFÖ (la grupo kiu reprezentis Turkion en la Eurovision Kantkonkurso en 1985 kaj 1988), Şehrazat kaj Metin Özülkü. La albumo, simple titolita Ajda 1990 signalis novan ŝtupon por Pekkan kun vendoj, kiuj superis pli ol milionon.
En 1991, ŝi eldonis Seni Seçtim (mi elektas vin), kiu konis eĉ pli grandan sukceson. Kun furoraĵoj kiel "Sevgide Seni Seçtim" (mi elektas vin por amo), "Eline Gözüne Dizine Dursun" (Vi hontu), "Vazgeçme" (ne rezignu), ŝi pintis en ĉiuj furorlistoj de Turkio.
En 2011 Ajda ŝtorme supreniris la turkan muzikan scenon, kiam ŝi eldonis la kanton "Yakar Gecerim", verkita de internacie fama turka popstelulo Tarkan. Ŝia albumo prezentante la kanton Farkin Bu, ricevis oran diskon.
En 2013, Ajda eldonis tutnovan kanton nomata "Ara Sicak", kiu estis verkita de internacie konata kanzonigisto Diren Teper.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.