olimpikaj teamoj de Afganio From Wikipedia, the free encyclopedia
Afganiaj sportistoj unue en 1936 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala afgania teamo partoprenis 14 el la sekvaj 19 someraj olimpikoj. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis afganiaj partoprenantoj.
En la someraj olimpikoj la teamoj ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 2 bronzajn medalojn. Ambaŭ bronzajn medalojn por Afganio alportis la tekvondisto Rohullah Nikpai, en 2008 kaj 2012. Fine ĝi havis la 147-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
La nuna flago de la Talibanoj, nigra araba kaligrafio sur blanka fono, videbla en la informkesto dekstre, nur validas ekde la fino de aŭgusto 2021 kaj ankoraŭ neniam vidiĝis en olimpiko. Ekde 2004 la afganiaj sportistoj konkuris kun trikoloro nigra-ruĝa-verda kun blanka blazono sur ĝi, bildigita maldekstre, tre simila flago ankaŭ videblis en la olimpikoj de 1936 ĝis 1972, kaj intertempaj flagoj videblas en la listo flago de Afganio. Laŭ la ĝisnuna politika situacio longe dubeblis ĉu la nun regantaj Talibanoj iam havos intereson sendi teamon al olimpiko - sed ĉar por la Somera Olimpiko 2024 anonciĝis ankaŭ afgania teamo, povas esti ke la regantaj Talibanoj jes kunlaboros kun la olimpika movado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.