From Wikipedia, the free encyclopedia
Adventure estas aventura videoludo eldonita en Britio fare de Micro Power.[1] Ĝi estis publikigita por Acorn Atom en 1982[2] kaj por Acorn Electron kaj BBC Micro en 1983.[1]
Adventure | |
---|---|
Eldoninto | Micro Power |
Dato de lanĉo | 1982: Acorn Atom 1983: Electron, BBC Micro |
Platformo | Acorn Atom, Acorn Electron, BBC Micro |
Ĝenro | Aventura videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | komputila klavaro |
La ludo estas teksta aventuro, kiu celas rekonstrui la originan komputilludon Colossal Cave Adventure, kvankam ĝi ne estas tre fidela al la originala versio.[3]
En ĉi tiu versio, la ludanto devas savi princinon el la Magiaj Kavernoj.[4] Estas pli ol cent malsamaj lokoj, kaj multaj problemoj estas solvendaj por atingi ĉi tiun celon.[4] La ludo subtenas unu- aŭ duvortajn komandojn, kaj la plej utilaj komandoj estas alireblaj per funkciaj klavoj, ekz. INVENTARO, VIDU POENTARON ktp.[4]
La instrukcioj de la ludo ne malkaŝas ĉiujn validajn verbojn, ĉar estas lasita al la ludanto malkovri ilin.[4] La instrukcioj ankaŭ mencias, ke la popolrakontoj de la Mil kaj unu noktoj eble provizos utilajn konsiletojn al la ludanto.[4]
La versio por Acorn Atom postulas 12 kilobitokojn de ĉefmemoro[2]. Ĝi tute ne rilatas al alia ludo por Acorn Atom, ankaŭ nomata Adventure, fare de Acornsoft.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.