From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolf Terner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Terner Adolf estis hungara geografo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis újfalusi [Ujfaluŝi] (ekde 1904).
Adolf Terner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de majo 1835 en Buda (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 13-an de februaro 1918 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Okupo | |
Okupo | geografo |
Adolf Terner[1] naskiĝis la 3-an de majo 1835 en Buda, li mortis la 13-an de februaro 1918 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Adolf Terner frekventis mezlernejon (1845-1854) en sia naskiĝurbo, poste li studis en Joseph Politechnicum (1854-1857), fine en Vieno en simila universitato (1857-1860). Li instruis historion inter 1861-1867 en Buda, intertempe en 1865 li akiris pedagogian diplomon, tial li iĝis ordinara instruisto en 1867. Li estis sendita al eksterlandaj universitatoj en la jaro 1873. En la sekva jaro li instruis en la Universitato Ferenc József. Li estis dekano (1880), rektoro (1898). Li fondis la universitatan geografian instituton. En 1904 li pensiuliĝis, samtempe li nobeliĝis, post 4 jaroj li translokiĝis al Pozsony. Li havis edzinon, kiu naskis plurfoje.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.