Usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Adam Richard SANDLER (9-an de septembro 1966 en Brooklyn, Novjorko) estas usona aktoro, komediisto, produktisto, komponisto, sinkronizanto kaj scenaristo.
Li aperis sur sceno en aĝo de 17 jaroj kaj sucese prezentis la ĝenron de stand up comedy. Dumtempe li diplomiĝis en la Novjorka Universitato (1991).
De mezo ĝis fino de la 1980-aj jaroj, li ludis Smitty en The Cosby Show (1985-1989). Li estis krom tio prezentanto en MTV ludsceno Remote Control, en kiu li aperis en la karakteroj „Trivia Delinquent“ aŭ „Stud Boy“.
Lian sukceson, konatecon alportis la kunlaboro en la Saturday Night Live de 1990 ĝis 1995.
Li aperis en multaj sucesaj komediaj kinofilmoj. Lia konstanta scenlibra verkisto estas Tim Herlihy. La filmo Billy Madison iĝis kultfilmo inter la altlernejanoj.
Sandler protektas sian privatan vivon tiel li apenaŭ donas intervjuon kaj protektas la familion.
Li venas el juda aktora familio, geedziĝis en 2003 kun modelo Jackie Titone, kun kiu ili havas du filinojn.
Li estas membro en la Usona respublika Partio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.