La plantgenro Akimeno (Achimenes) apartenas al la familio de la Gesneriacoj (Gesneriaceae). La 24 ĝis 26 specioj venas el la neotropiso. Kelka kulturvario, precipe hibridoj el pluraj specioj, estas uzataj kiel floranta ĉambroplanto.
Akimeno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Priskribo
Akimeno-specioj estas kreskas kiel plurjara herba planto sur la tero. Ili formas plrej ofte bulbojn kiel organo por travivi. la ofte nedisbranĉitaj tigo estas staraj ĝis kuŝantaj. La simplaj folioj estas alterne kontraŭstarantaj kaj havas tigetojn. Ili estas nesimetriaj kaj ofte la folirando estas dentaj.
La floroj unuope aŭ plurope venas el la foliakseloj. La duseksaj unusimetria floroj estas kvinnombraj. La kvin sepaloj estas liberaj. La kvin petaloj estas kunkreskintaj tubforme aŭ telerforme. La kun la bazo de la florkrono kunkreskintaj stamenoj kuniĝas je la pintoj. La ovario estas preskaŭ kompletere hipogea. La kurbita pistilo havas duloban stigmon.
La planto formas sekajn, duklabajn kapsulfruktojn, kiuj havas multajn etajn semojn.
Disvastigo
La genro nature kreskas nur en la neotropiso de Meksikio ĝis Panamo. Nur Achimenes erecta disvastiĝis ĝis Karibio kaj Kolombio.
Sistematiko
La valida unua priskribo de la genro okazis en 1806 fare de Christian Hendrik Persoon en Synopsis Plantarum, 2, p. 164 [1].
Specioj kaj Hibridoj
Ekzistas 24 ĝis 26 Achimenes-specioj:
|
|
kaj kelkaj el hortkultura kultivado (elekto):
- Achimenes × dentoniensis Hort. ex Henderson
- Achimenes × eeckhautei Hort. ex Henderson
- Achimenes × escheri Regel
- Achimenes × georgeana Hort. Mak. ex Morr.
- Achimenes × leighii Hort. ex Henderson
- Achimenes × parsonsii Hort.
- Achimenes × rollisonii Hort. ex Dombrain
- Achimenes × sanguinea (Hort. ex Hanst.) Regel ex Hanst.
- Achimenes × scheerioides Regel
- Achimenes × venusta Hort. ex Paxton
Ekzistas ankaŭ genraj hibridoj (intergenraj hibridoj), ekzemple xAchimenantha H.E.Moore.
Fontoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.