Abulio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Abulio estas nenormala stato, konsistanta en manko de volpovo; nekapableco veni al ia vola decido.[1] La abulio (de la antikva greka αβουλία, ‘ne volo’) en psikopatologio, referencas al la manko de volo aŭ iniciatemo, same kiel de persona energio.

Rapidaj faktoj
Abulio
psikopatologia simptomo malsano
vdr
Fermi

Ĝi estas unu de la misordoj de la motivigo. La abulio estas meze en la gamo de la misordoj de la malpliigita motivigo, same kiel la apatio, kiu estas malpli ekstrema, kaj la nekinetika muteco, kiu estas pli grava ol la abulio.[2]​ Paciento kun abulio estas nekapabla agadi aŭ fari decidojn sendependa. Ĝi povas varii laŭ graveco el subtileco ĝis sufokeco. Ĝi estas konata ankaŭ kiel la malsano de Blocq (kiu referencas ankaŭ al abazio aŭ astazio-abazio). La abulio estis konsiderata origine kaj plue kiel misordo de la volo.​[3]

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.