komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Abtwil estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 751 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 839 ĝis la 31-a de decembro 2009, kiu nombro kreskis al 947 ĝis la fino de 2012.
Abtwil | |
---|---|
Blazono de Abtwil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Muri |
Koordinatoj | 47° 10′ 35″ N 8° 21′ 20″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 947 |
Areo | 4,14 km² |
Alteco | 536 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5646 |
Komunumkodo | 4221 |
Situa mapo de Abtwil | |
Abtwil situas ĉe la suda flanko de la monto Lindenberg sur al akvodislimo inter la valoj de Reuss kaj Seetal.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,14 km², de kiuj 20,5% estas kovritaj de arbaro, 71,3% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]
La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de flankaj vojoj de la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas proksimume 8 kilometrojn sude de la komunumo apud Buchrain. Per busrondlinio de la Zugelandaj trafikentreprenoj de Sins tra Auw, Abtwil kaj Fenkrieden kaj reen la komunumo estas konektita al la publika trafikreto.
La unua dokumenta mencio de Abtwil datiĝas el la jaro 1256 kiel Apwiler.
En romia epoko sur la teritorio de Abtwil ekzistis romia kamparanvilao. Estis trovitaj proksime de la romia ruino alemanaj tombejoj.
En mezepoko Abtwil apartenis al la Johanita kommandejo Hohenrain, kiu ankoraŭ ĝis la jaro 1805 posedis bienojn en Abtwil. En la jaro 1415 la urbo Lucerno konkeris la regionon devis cedi ĝin tamen en 1425 al la Svisa Ĵurkomunumo, kiuj atribuis la vilaĝon Abtwil al la tiel nomitaj Liberaj Distriktoj. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Muri apartenis al Kantono Baden kaj poste estis kun tiu kantono integrita al la nova Kantono Argovio.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.