Uzbeka Sovetia verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Abdulla Kadiri, ankaŭ angle: Abdulla Kadiri kaj Abdulla Qodiriy, uzbeke: Абдулла Қодирий; ruse: Абдулла́ Кадыри́, (naskiĝis verŝajne la 10-an de aprilo 1894 en Taŝkento, mortis la 4-an de oktobro 1938 ankaŭ en Taŝkento) estis uzbeka kaj soveta verkisto, poeto, dramisto, literatura tradukisto kaj literautra kritikisto, kiu komence de sia agado kiel verkisto estis influita de la jadidismo[1], islama naciisma reformmovado en la Rusa Imperio. Li studis la araban, la persan kaj la rusan kaj legis mondliteraturon. Qodiriy estas konsiderata kiel la fonda patro de uzbeklingva prozo[2] kaj "unu el la plej influaj verkistoj de uzbeka literaturo en la 20-a jarcento"[3][4]. Li enkondukis realismon en la uzbeka literaturo per siaj historiaj romanoj kaj influis multajn aliajn centraziajn verkistojn[5], inkluzive de la kazaĥa verkisto Muĥtar Auezov [3]. Kadiri estis ekzekutita dum la Granda Purigo sub la gvidado de Josif Stalin[3]. En la postsoveta epoko, li postmorte ricevis la Ŝtatan Premion de la Respubliko Uzbekio en la kampo de literaturo.
Abdulla Kadiri | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Абдулла Қодирий | |||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1894 en Taŝkento | ||||
Morto | 4-an de oktobro 1938 (44-jaraĝa) en Taŝkento | ||||
Tombo | Taŝkento vd | ||||
Lingvoj | uzbeka vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Джулкунбай vd | ||||
Okupo | tradukisto romanisto ĵurnalisto poeto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abdulla Kadiri naskiĝis la 10-an de aprilo 1894 en Taŝkento, aktuala ĉefurbo de Uzbekio, kaj tiutempe situanta en okcidenta Turkmenio
Abdull Kadiri studis unue en islama lernejo (1904-1906), poste en rusdevena lernejo (1908-1912), kie li sukcese diplomiĝis. De frua aĝo li estis edukita en la spirito de la kulturo kaj literaturo de la antikva Oriento
La unuaj literaturaj eksperimentoj de Abdulla Kadiri datas de 1912. En siaj unuaj verkoj - la rakonto "La Liberulo" (1915) kaj la teatraĵo "La Malfeliĉa Novedzo" (1915) - li prezentas la trajtojn de la malnova uzbeka vivmaniero kun milda, bonvola humuro. En 1915-1917.Kadiri ĝisfunde studis la araban kaj la persan ĉe la islamlernejo (madraso) Abdul-Kasim.
En 1938 li viktimiĝis de la stalina 'granda purigo' sekve de kampanjo kontraŭ jadidajn intelektulojn, figurojn de uzbeka literaturo, historio kajkulturo. La 4-an de oktobro 1938 la verkisto estis pafmortigita. La informoj pri lia morto ne estis publikaj ĝis 1989 kiam la historiisto Ruben Safarov verkis artikolon surbaze de arkivaj dokumentoj de la uzbeka ŝtata sekureca komitato[6]. La verkoj de Qodiriy estis malpermesitaj post lia morto. Post la 20-a kunveno de la KP de Sovetunio en 1956, Qodiriy tamen estis rehabilitita kaj liaj verkoj reeldoniĝis poste en cenzurita formo. La romanoj de Qodiriy estas legataj en lernejoj en Uzbekio ekde la 1960-aj jaroj[7].
Li ricevis la plej altan ŝtatan premion pri artoj, nomatan laŭ Ali Schir Nawāʾi, postmorte de la uzbeka ŝtatprezidanto Islom Karimov en 1991 kaj de la Sendependeca Ordo en 1994 pro sia elstara kontribuo al la disvolviĝo de uzbeka literaturo[8].
Izzat Sultanov en la artikolo dediĉita al la 95-a datreveno de la naskiĝo de Abdulla Kadiri (1989) skribis jenon:
|
Qodiriy estas vaste agnoskata pro siaj atingoj en kreado de la uzbeka literatura lingvo. Kun la celo verki tekstojn kompreneblajn por larĝaj tavoloj, li orientis sin al la lingvo de la homoj kaj sukcesis unuflanke krei tre viglajn rolulojn kaj aliflanke normigi uzbekan prozon por generacioj[9]
Lia romano Oʻtkan kunlar estas konsiderata la fonda dokumento de uzbeka prozo[10] kaj "unu el la fundamentaj verkoj de historia fikcio por la tuta Sovetunio"[11]. La alta kelkmila vendado en tiu epoko atestas pri la populareco de la aŭtoro[12]. La graveco de Qodiriy por sovetia literaturo preter la uzbek-parolanta areo estas ankaŭ emfazita: en 1967, la kazaĥa verkisto Muĥtar Auezov priskribis Qodiriy kiel "la plej elstaran majstron pri arta prozo en la tuta sovetia turklingva literaturo de la 1920-aj jaroj"[13]
La verkoj de Abdulla Kadari, precipe liaj romanoj, rapide disvastiĝis tra la mondo. Lia ĉefverko "Lastaj Tagoj" aperis en la azerbajĝana lingvo en 1928, la romano "Skorpio de la altaro" en la taĝika en 1935, la romano "Obid Ketmon" aperis ruse en 1935. De tiam tiuj verkoj plurfoje publikiĝis en la rusa, kazaĥa, ujgura, tatara , araba, itala, angla, germana kaj aliaj lingvoj. Lia romano Oʻtkan kunlar estis tradukita en la germanan (1968) sub la titolo "Die Liebenden von Taschkent" (La amantoj de Taŝkento"[14].
Qodiriys ankaŭ mem tradukis al la uzbeka lernolibron pri fiziko (1928) de Abdulla Shunosi kaj rusaj verkoj de Ĉekov kaj Gogol. Li ankaŭ partoprenis en la kompilado de la "Kompleta rusa-uzbeka vortaro" (1934) eldonita en Kazan [15][16]. Li tradukis en uzbekon la verkojn de la tatara fizikisto Abdulla Shunosi "Fiziko" (1928), "Geedziĝo" de Gogol (1935) kaj "Olchazor" de Anton Ĉeĥov (1936).
Historiaj romanoj de Qodiriys estis filmitaj plurfoje: Oʻtkan kunlar aperis ĉe Uzbekfilmo en 1969 (Pasintaj Tagoj)[17] kaj en 1973 aperis la filmo Pobeg is tmy bazita sur la romano Mehrobdan chayon [18] - ambaŭ filmoj estis reĝisoritaj de Yoʻldosh Aʼzamov. Dua filmadapto de Oʻtkan kunlar aperis en 1997 [19], kaj en 1998 aperis 15-parta televida serio surbaze de Mehrobdan chayon[20].
En Taŝkento metrostacio, parko kaj strato portas lian nomon. En Uzbekio, kiu ĵus sendependiĝis, ŝtata premio pri artoj ricevis la nomon de Abdulla Qodiriy.
La Diabla Danco (la uzbeka originalo publikigita en 2016), romano de la brita-uzbeka verkisto Hamid Ismailov, temas pri Amir Umarxonning kanizi, la perdita romano de Qodiriy, kaj ties lasta vivofazo en malliberejo[21].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.