Filmo de Blake Edwards (1964) From Wikipedia, the free encyclopedia
A Shot in the Dark (Pafo en malhelo) estas usona komedia filmo de 1964 reĝisorita de Blake Edwards en Panavision. Produktorita kiel sekvaĵo de The Pink Panther, ĝi estas la dua ero en la nomnoma filmoserio, kun Peter Sellers reprenante sian rolon kiel inspektisto Jacques Clouseau de la franca polico. La mallertega personeco de Clouseau estas neŝanĝita, sed estis en tiu filmo en kiu Sellers ekmontris sian troan francan akĉenton kiu estos poste markilo de la rolulo. Elke Sommer ludas la rolon de la supozita murdisto, nome Maria Gambrelli.
A Shot in the Dark | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | A Shot in the Dark |
Originala lingvo | angla lingvo • hispana lingvo |
Kina aperdato | 1964, 4 mar. 1965 |
Ĝenro | komedia filmo, krimfilmo, mistera filmo |
Kameraado | Christopher Challis |
Reĝisoro(j) | Blake Edwards |
Produktisto(j) | Blake Edwards |
Scenaro | William Peter Blatty • Marcel Achard |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Henry Mancini |
Rolantoj | Peter Sellers • Elke Sommer • George Sanders • Herbert Lom • Moira Redmond • Burt Kwouk • André Maranne • Graham Stark • Jack Lambert • Martin Benson • Reginald Beckwith • Bryan Forbes • Tutte Lemkow • Douglas Wilmer • Tracy Reed |
Produktinta firmao | The Mirisch Company |
IMDb | |
La filmo ne estis origine verkita por inkludi Clouseau, sed ĝi estis adaptaĵo de teatraĵo de Harry Kurnitz adaptita el franclingva teatraĵo L'Idiote de Marcel Achard.[1] La filmo publikiĝis nur unu jaron post la unua filmo de Clouseau, nome The Pink Panther. Ĝi estis la unua filmo de la serio en kiu Clouseau povas esti konsiderata ĉefrolulo.
En la domego de la milionulo Benjamin Ballon (George Sanders) okazas murdo. La servistino María Gambrelli (Elke Sommer) estas akuzita je la murdo de sia fianĉo. Tamen, la inspektisto Clouseau (Peter Sellers) kredas ŝin senkulpulino. Li havas konvinkan tialon: ŝi estas tro bela por esti murdisto de iu ajn. Tio komplikiĝas ĉar okazas fakte serio de murdoj kaj ĉiam María Gambrelli aperas kun la murdista armilo en siaj manoj. La ĉefo de Clouseau, Dreyfus (Herbert Lom) tiom freneziĝas pro la argumentoj de la inspektisto, ke li metas bombon en lia aŭto, kio rezultas en la morto de la engaĝiĝintoj en la diversaj murdoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.