Arikapalli Giridhar RAO (telugue అరికపల్లి గిరిధర్ రావు; naskiĝis la 8-an de oktobro 1963 en Viĝajavado, Andra-Pradeŝo)[1] estas barata lingvisto kaj esperantisto, ano de la Akademio de Esperanto.[2][3]
Arikapalli Giridhar Rao | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1963 (60-jaraĝa) en Viĝajavado |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Barato |
Alma mater | University of Hyderabad (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto universitata instruisto lingvisto |
Vivo
Rao naskiĝis en Viĝajavado, en suda Barato, sed kreskis en la distrikto Hisar, en la nordbarata ŝtato Harjano, kie lia patro estis universitata instruisto pri veterinara fiziologio ĉe la Harjana Agrikultura Universitato.[4] Li akiris la bakalaŭron tie, kaj poste magistriĝis kaj doktoriĝis en Hajderabado, en ŝtato Andra-Pradeŝo.[4] En 1995, li aliĝis al ICRISAT (International Crops Research Institute for the Semi-Arid Tropics), neprofitcela organizaĵo troviĝanta en Patanĉeru, tuj for Hajderabado.[4] Li poste profesoriĝis ĉe la Universitato Azim Premji, en Bengaluro.[3]
Li regas la teluguan, la anglan, Esperanton, kaj la hindian.[5] Li estas ateisto.[6]
Esperanto
En 1994 li doktoriĝis en la Universitato de Hajderabado en la angla fakultato per disertacio titole «Beyond the Sense of Wonder: Science Fiction as Adventure Fiction» (trad. Trans la sento de miro: la sciencfikcio kiel aventura fikcio). Dum tiu epoko, konversacioj kun Probal Dasgupta pri sciencfikcio enkondukis lin al Esperanto.[7] En 2000, li formale ekinstruis la internacian lingvon ĉe la Internacia Instituto pri Informo kaj Teĥnologio (IIITH) de Hajderabado,[7] kie li estis instruisto pri lingvoj kaj literaturoj. Tra la jaroj, lia loka esperantlingva grupo ricevis vizitojn de esperantistoj el Brazilo, Japano, Nepalo, Francio, Germanio, Rusio, Ukrainio kaj Usono.[7] En intervjuo kun The New Indian Express, Rao asertis, ke «En tutmondiĝanta mondo, oni bezonas ĉiujn rimedojn por kompreni ĝian kompleksecon kaj diversecon. Kiel lingvo, Esperanto plenumas gravan rolon por krei tutmondan civitanecon.»[7] En aliaj okazoj, li parolis pri «glocal world», t.e., mondo en kiu oni respektas kaj la tutmondajn kaj la lokajn bezonojn de esprimo kaj komunikado.[8] Post loĝi 30 jarojn en Hajderabado,[7] li moviĝis al Bengaluro, kie li estas profesoro pri lingvistiko ĉe la Universitato Azim Premji. Liaj ĉefaj esploradaj interesoj estas la «plurlingveco en socioj» kaj la «politikoj de edukado por minoritataj lingvoj»;[3][9][10][8] pri ĉi tiuj temoj, li eldonis plurajn artikolojn kaj angle kaj esperante.[11] En 2015 lokan esperantan klubon fondis li en Bengaluro, kaj en 2017 ĝi okazigis — kune kun FEB, KAEM kaj UEA — la Sud-Azian Seminarion (SAS-4).
Dum la jaroj li aktiviĝis en la Esperanto-movado kaj Barate kaj eksterlande. Okaze de la UK 2013 en Rejkjaviko li estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA, pro sia plurflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj.[12] En 2016, li estis elektita ano de la Akademio de Esperanto.[2] Oktobre 2020, li iĝis prezidanto de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO).[6]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.