aŭtonoma regiono de Portugalio (pri la insularo kiel geografiaĵo uzu Q4058447) From Wikipedia, the free encyclopedia
La Acoroj[1] aŭ Azoroj (portugale Açores [asoreŝ]) estas portugala insularo meze de la Atlantiko, ĉirkaŭ 1 500 km for de Lisbono kaj 3 900 km for de Nordameriko. La insularo troviĝas disloke apud la paralelo kiu trapasas Lisbonon (39º, 43'/39º, 55' norde), loko kiu donas al ĝi moderan klimaton, kun iomete da sezona ŝanĝo dum la jaro. La naŭ insuloj kune havas areon da 2 355 km². Aparte, iliaj areoj varias de 747 km² (São Miguel) ĝis 17 km² (Corvo). La origino vulkana de la insuloj evidentiĝas pro la vulkanaj konusoj kaj krateroj. Pico [piko], vulkano 2 351 metrojn alta ĉe la samnoma insulo, estas la plej alta en la Acoroj.
Acoroj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Portugalio | ||||
Akvejo | Atlantiko | ||||
Supermara alteco | 2 351 m [+] | ||||
Ĉefurbo | Ponta Delgada | ||||
Plej alta punkto | Ponta do Pico [+] | ||||
Akvokolektejo | 2 322 km² (232 200 ha) [+] | ||||
Areo | 2 322 km² (232 200 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 236 440 [+] (2021) | ||||
Denseco | 101,83 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC-01:00, UTC±00:00, Atlantiko/Azores [+] | ||||
ISO 3166-2 | PT-20 | ||||
Acoroj | |||||
Vikimedia Komunejo: Azores [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La naŭ insuloj dividiĝas laŭ tri grupoj:
Biogeografie la insularo apartenas al la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas ekoregionon nomatan : Acoraj mezvarmaj miksaj arbaroj, el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La insularo situas ankaŭ en mara ekoregiono.
El la Acoroj, la Acora Anticiklono influas la veteron de Okcidenta Europo.
La ĉefurbo estas Ponta Delgada; alia grava urbo estas Horta.
La Universitato de Acoroj (portugale Universidade dos Açores) estas la ununura universitato sur la insularo Acoroj kaj la plej okcidenta universitato en la lando.
La Acoroj estas bildigitaj sur la dorsa flanko de la eŭro-biletoj: Ili estas la punktetoj super la dekstra parto de la bileta numero.
La nomo en la portugala lingvo signifas akcipitrojn. Fakte tio estas eraro de la malkovrintoj ĉar ili ne vidis akcipitrojn sed buteojn (B. b. rothschildi) kiam ili venis al la insularo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.