asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
8258 McCracken estas tre malgranda, meze hela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 15-an de septembro 1982 de la ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos elde la Observatorio Kleť, proksime de České Budějovice en tiama Ĉeĥoslovakio (nun en Ĉeĥa Respubliko).
8258 McCracken | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 8258 McCracken |
Aliaj nomoj | 1982 RW1; 1989 TZ13 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Antonín Mrkos |
Dato de malkovro | 15-a de septembro 1982 |
Loko de malkovro | České Budějovice (Ĉeĥio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
346,172 Gm (2,314 AU) 282,326 Gm (1,887 AU) 410,018 Gm (2,741 AU) |
Discentreco | 0,1844 |
Meza anomaliangulo | 254,384° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 5,092° |
Periodo | 1285,727 tagoj (3,520 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
11,131° |
Argum. de periapsido | 343,863° |
Terdistanco - Minimuma |
132,151 Gm (0,8834 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,355 ± 0,176 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,189 ± 0,176 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,4 |
Ĝi estas en orbita resonanco 2:7 kun la Tero.
Ĝi estis nomita en honoro de la aŭstralia fizikisto Kenneth G. McCracken,[1] kiu faris pioniran laboron pri la kosma kaj iksoradia astronomioj, kontribuante al la kompreno pri la protonaj sunaj eventoj kaj ties propagadoj tra la heliosfero. Li planis instrumentojn por kvar misioj de Pioneer kaj du de Explorer, kaj havis gvidan rolon en la disvolvo de tekniko por minerala esploro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.