kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda From Wikipedia, the free encyclopedia
La 79-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Beogrado inter la 19a kaj la 26a de aŭgusto 2006. Ĝi kunigis 153 partoprenantojn. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Tereza Kapista.
Unu el la ĉefaj priparolitaj temoj estis la eblaj solvoj de la financa krizo de SAT. La gvidrezolucio resumis tion dirante ke la kongreso esprimas sian fidon al la PK por, konsiderante la proponojn faritajn dum la kongreso, solvi la financan krizon laŭ la plej bona maniero samtempe por SAT kaj por Kreŝimir Barkoviĉ, inkluzive per vendo de la sidejo kiel eventuala solvo ; ĉe kio ĝi postulas, ke li okaze de maldungo ricevu la diferencon inter sia antaŭa salajro kaj la ŝtata senlaborula kompenso, kaj ke li poste ricevu enspezon egalan al la antaŭe atendita pensio ;
Aldone al tio estis ekzamenitaj diversaj proponoj pri reorganizo de la labormaniero de SAT. Interalie estis ekzamenata propono pri starigo de Eldonkooperativo de SAT, kiu fakte ne plu ekzistis de post 1934.
Plena laborkunsido estis dediĉita al debato pri aktualaj socipolitikaj temoj, post kvaronhora enkonduko de ĉiu el ili. Pritraktitaj temoj estis
Flanke de la ĝeneralaj laborkunsidoj kunvenis la liberpensula, komunista, ĉielarka, sennaciisma, kaj ekologiista frakcioj, kaj la poresperanta fako. Ankaŭ estis priparolita revigliĝo de la porpaca frakcio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.