asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
7393 Luginbuhl estas tre malgranda sed neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 28-an de septembro 1984 de la usona astronomo Brian A. Skiff elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).
7393 Luginbuhl | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7393 Luginbuhl |
Aliaj nomoj | 1984 SL3; 1983 EE2 ; 1993 FM35 |
Nomita laŭ | Christian B. Luginbuhl vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Brian A. Skiff |
Dato de malkovro | 28-a de septembro 1984 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono, Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
335,152 Gm (2,240 AU) 268,125 Gm (1,792 AU) 402,178 Gm (2,688 AU) |
Discentreco | 0,200 |
Meza anomaliangulo | 196,791° |
Klinangulo | 6,729° |
Periodo | 1224,821 tagoj (3,353 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,90 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
23,565° |
Argum. de periapsido | 331,645° |
Terdistanco - Minimuma |
118,398 Gm (0,7914 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 5,473 ± 0,076 km Ĉefa korpo : 5,08 km |
Rotacia periodo | 0,1120 tago (2,688 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,408 ± 0,065 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,2 |
Ĝia nomo honoras Christian B. Luginbuhl,[1][2] de la Stacio de Flatsgaff de la Mararmea Observatorio de Usono. Li estas unu el la ĉefaj responsuloj por la promulgo kaj daŭra plifortigo de la leĝo kontraŭ la luma poluo en nordo de Arizono.
Ĝia satelito estis malkovrita la 4-an de decembro 2018 de B. D. Warner kaj B. A. Skiff uzinte observojn de lumaj kurboj elde la Centro por Sun-Sistemaj Studoj de Landers (Kalifornio), anoncita la 9-an de januaro 2019.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2,03 km, orbitan grandan duonakson taksata je 16 km kaj orbitan periodon de 1,6426 ± 0,0001 tago (39,422 horoj), La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonataj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.