asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
73769 Delfo estas tre malgranda, ne tre hela asteroido de la ekstera asteroida zono, ano de la Hilda grupo.
73769 Delfo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 73769 Delphi |
Aliaj nomoj | 1994 PN12; 2002 PL73 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eric Walter Elst |
Dato de malkovro | 10-a de aŭgusto 1994 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono ekstera ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
595,348 Gm (3,980 AU) 440,226 Gm (2,943 AU) 750,470 Gm (5,017 AU) |
Discentreco | 0,2606 |
Meza anomaliangulo | 24,855° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 1,899° |
Periodo | 2899,791 tagoj (7,939 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
247,071° |
Argum. de periapsido | 112,704° |
Terdistanco - Minimuma |
290,126 Gm (1,939 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4,785 ± 0,304 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,122 ± 0,027 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,7 |
Pro ĝia orbita discentreco kaj ĝia aphelio de pli ol 5 astronomiaj unuoj, ĝi proksimiĝas al la orbito de Jupitero : ĝia jupitera MOID estas 0,515471 AU, tie estas 77,113 milionoj da km. Pro tio ĝi povas esti rigardita kiel jupiterrenkonta asteroido; kvankam ĝia orbita resonanco 3:2 kun Jupitero, propreco de la korpoj de la Hilda grupo, tenas ĝin malproksima de tiu ĉi planedo.
Ĝi estis malkovrita la 10-an de aŭgusto 1994 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla de ESO en Ĉilio.
Ĝi ŝuldas sian nomon al la antikva greka urbo Delfo, centro de la mondo laŭ la helena mitologio. Delfo kuŝas ĉe la sudokcidenta deklivo de la monto Parnaso en la valo de Focido kaj estas plej fama arkeologia situo en Grekio. La fama tiea orakolino, la sacerdotino Pitia, plusendis la respondojn de la dio Apolono al demandoj.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (73001 – 74000) | Poste: |
---|---|---|
(73768) 1994 PO10 | 73769 Delfo | (73770) 1994 PG14 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.