asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
5523 Luminet estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 5-an de aŭgusto 1991 de la usona astronomo Henry E. Holt elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).
5523 Luminet | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5523 Luminet |
Aliaj nomoj | 1991 PH8 ; 1980 DB5 ; 1987 UX7 ; 1989 AH1 |
Nomita laŭ | Jean-Pierre Luminet vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Henry E. Holt |
Dato de malkovro | 5-a de aŭgusto 1991 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
423,918 Gm (2,834 AU) 418,949 Gm (2,801 AU) 428,887 Gm (2,867 AU) |
Discentreco | 0,0117 |
Meza anomaliangulo | 199,061° |
Klinangulo | 3,360° |
Periodo | 1742,342 tagoj (4,770 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,69 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
88,080° |
Argum. de periapsido | 181,955° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 8,093 km vd |
Rotacia periodo | 53,326 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,224 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,2 |
Ĝi estas nomita en honoro de la franca astrofizikisto kaj kosmologo Jean-Pierre Luminet[1] de la Observatorio de Parizo, fakulo pri ĝenerala relativeco kaj pri ties aplikoj en kosmologio. Li estis la unua kiu priskribis la procezon de "stela krespo" per kiu steloj, pasante proksime de nigra truo, sufera fortan premigon kaj varmigon kaj estigus gamo-radiajn ekbrilojn[2]. Pri kosmologio, Jean-Pierre Luminet proponis modelojn de "ĉifita universo" en kiu malsimplaj topologioj de la universo estigus "fantomajn bildojn" de galaksioj. Li verkis ankaŭ multenombrajn librojn kaj partoprenas al televidaj elsendoj de scienca popularigo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.