asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
5335 Damoklo estas astronomia objekto.
5335 Damoklo | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Damocloid asteroid | |
---|---|
Oficiala nomo | 5335 Damocles |
Aliaj nomoj | 1991 DA |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Damoklo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Robert H. McNaught |
Dato de malkovro | 18-a de februaro 1991 |
Loko de malkovro | Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Centaŭroj vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
1771,135 Gm (11,839 AU) 236,961 Gm (1,584 AU) 3305,308 Gm (22,095 AU) |
Discentreco | 0,866 |
Meza anomaliangulo | 188,476° |
Klinangulo | 61,878° |
Periodo | 14879,476 tagoj (40,738 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 6,67 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
314,158° |
Argum. de periapsido | 191,166° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 10 km |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,3 |
Videbla magnitudo | 26,56 vd |
Ĝi estis malkovrita la 18-an de februaro 1991 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio). Ĝi estas la unua malkovrita objekto de la klaso de la damokloidoj, neaktivaj kernoj de kometoj de la familio de long-perioda Haleja kometo.
Ĝi ŝuldas sian nomon al Damoklo, rolulo de rakonto de la helena mitologio.
Damoklo havas orbiton tre discentra kaj tre klinata, karakteriza de la kometoj: la damakloidoj estas rigarditaj kiel neaktivaj aŭ estingitaj kometoj. Ĝi trakuras sian orbiton en pli ol 40 jaroj; ĝia venonta paso en perihelion okazos la 11-an de aŭgusto 2031.
La perihelio de la damokla orbito tanĝas la orbiton de Marso, dum ĝia afelio iras trans tiun de Urano. Estas do marsrenkonta kaj uranrenkonta asteroido. Pro ĝia granda orbita klinangulo, ĝi evitas la orbitojn de Jupitero kaj Saturno; tio, kio faras, ke damoklo havas orbiton stabilan por dekoj da miljaroj.
Damoklo ŝajnas esti unu el la objektoj de la ekstera sunsistemo (kun preskaŭ cirkla orbito) kiu estis perturbita kaj ĵetita sur discentran orbiton al la interna sunsistemo. Duncan Steel, Gerhard Hahn, Mark Bailey kaj David Asher faris antaŭkalkulojn sur longa daŭro de ĝia orbita evoluo, kaj montris, ke ĝi iĝos, kun granda probablo, terrenkonta asteroido.
Estas opiniata, ke Damoklo estas la fonto de unu meteorfluo asociata kun Marso el de la direkto de Drako[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.