-490: Persa armea atako kontraŭ la grekaj urboj Eretria kaj Ateno. La 12-an de septembro la persa armeo malvenkis en la batalo de Maratono kaj greka kuriero per seninterrompa kuro de iom pli ol 42 kilometroj portis la mesaĝon al la urbo Ateno. Memore al tiu evento ekestis la sporta disciplino de maratona kurado.
-482: Leonidis la 1-a iĝis reĝo de Sparto. En Ateno laŭ premo de Temistoklo pliampleksiĝis la haveno Pireo kaj konstruiĝis armea ŝiparo. Dum la sekva jaro den Korinto interkonsentiĝis tutgrekia armea alianco, ĉar oni antaŭvidis atakon de la persa armeo.
-480: Dum printempo vere la persa armeo sub reĝo Kserkso la 1-a kun pli ol 100.000 soldatoj atakis Grekion. Dum aŭgusto la sparta reĝo Leonidis kun multaj soldatoj mortis dum defendo de la montara pasejo Termopiloj, dum ankaŭ ĉie ĉirkaŭe ardis surteraj kaj maraj bataloj. Sekve la urbo kaj akropolo de Ateno estis konkerata kaj detruata de la persa armeo. Dum septembro en la mara batalo ĉe Salamis la atena armeestro Temistoklo sukcesis logi la laŭ kvanto multoble superan persan armean ŝiparon en malvastan fjordon de la insulo Salamis, kiu malpli bone povis manovri ol la pli etaj grekaj remboatoj, kio fine gvidis al tutsurpriza venko de la greka armeo.
-479: Ĉirkaŭ la 27-a de aŭgusto de tiu jaro la greka armeo pro samtempaj venkoj de la batalo de Plataeae kaj de la marbatalo de Mykale sukcesis forpeli la persan armeon el Grekio. La sekva evoluo de la milito inter Persio kaj Grekio ne plu serioze endanĝerigis Grekion. Ekrekonstruiĝis la urbo kaj akropolo de Ateno, kaj kontraŭ la akra protesto de Sparto la urbo Ateno estis fortikita per granda ŝtona remparo.
-472: Unuafoje sursceniĝis la dramo "La Persoj" de la greka verkisto Esĥilo.
-471: La reganto Ostrakismos en Ateno ekziligis la antaŭan armeestron Temistoklo. Tiu fuĝis al la eksaj malamikoj, la persoj, kaj iĝis persa reganto de la regiono Magnesia.
-464: Forta tertremo en Sparto kostis la vivon de pli ol 20.000 homoj.
-462 aŭ -461: La politikisto Ephialtes sukcesis pri demokratiaj reformoj en la urboŝtato Ateno: la urba reganto grandparte senpotenciĝas, decidaj iĝis la "konsilio de 500" kaj la "popola asembleo". Samtempe pliakriĝis la tensio inter Ateno kaj Sparto. Post murdiĝo de Ephialtes la politikisto Periklo daŭrigis la reformojn.
-457: Pretiĝis la templo de Zeŭso en Olimpio. Erupciis milito inter Ateno kaj Sparto. Dum -451 interkonsentiĝis dumtempa armistico, sed pripaca kongreso de la jaro -447 malsukcesis pri malkonsento de la delegitoj el Sparto, sed tamen dum la sekva jaro interkonsenteblis paco kontrakte limigita je 30 jaroj. Malgraŭ tio, ekde la jaro -431 plu ardis milito inter Ateno kaj Sparto, kiu daŭris ĝis la jaro -404: la Peloponesa Milito.
Dum la unuaj ses jaroj de la jarcento la loĝantoj de Ionio ribelis kontraŭ la persa armeo. Mileto iĝis regiona centro. Fine la grekoj malvenkis kaj Mileto detruiĝis.
La Persa Imperio dum la jarcento senkonkurence regis la mondoparton; dum -457 la persa reĝo ordonis la rekonstruon de la urbo Jerusalemo, kiu konsideriĝis parto de la imperio.
Norda Afriko
En Egiptio regis la persoj. Egiptia ribelo de la jaroj -487 ĝis -484 fine malsukcesis.
La imperio de la komerca urboŝtatoKartago prosperis kaj armee disvastiĝis. Ĉirkaŭ la jaro -470 armea ekspedicio de la kartaga generalo Hano atingis Senegalon. Ĉirkaŭ -450 la kartaganoj konkeris la iberian duoninsulon.
Cetera mondo
En Barato dum la jaro -483 okazis la unua budhisma konsilio en Rajagriha kaj komenciĝis la budhisma kalendaro.
La greka historiisto Herodoto (n. -485, m. -425) raportis pri optika telegrafio, nome pri transdonado de mesaĝoj pere de fajraj signoj en la Persa Imperio.
La greka filozofo Demokrito (n. -460, m. -371) postulis la ekziston de atomoj kaj kreis tiun vorton.