asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
48373 Gorgitiono estas malgranda, malhela, troja asteroido de Jupitero, kiu orbitas kun granda klinangulo, en la ĉirkaŭaĵo de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, ĝi estas do ano de la tiel nomata « Troja Tendaro ».[1]
48373 Gorgitiono | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 48373 Gorgythion |
Aliaj nomoj | 2161 T-3; 2000 SE303 |
Nomita laŭ | Gorgythion vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | I. van Houten-Groeneveld, C. J. van Houten kaj Tom Gehrels |
Dato de malkovro | 16-a de oktobro 1977 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Troja tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
786,703 Gm (5,259 AU) 776,979 Gm (5,194 AU) 796,427 Gm (5,324 AU) |
Discentreco | 0,01236 |
Meza anomaliangulo | 347,563° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 27,258° |
Periodo | 4404,805 tagoj (12,060 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
208,395° |
Argum. de periapsido | 29,248° |
Terdistanco - Minimuma |
627,469 Gm (4,194 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 20,267 ± 20,267 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,090 ± 0,015 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,0 |
Ĝi estis malkovrita la 16-an de oktobro 1977 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Tria Enketo pri Trojanoj" (angle Third Trojan Survey): por tiu astronomia kampanjo, Tom Gehrels estis fotinta la noktan ĉielon per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San Diego, Kalifornio). La fotaj platoj tiel eksponitaj estis poste senditaj en la observatorion de Leiden, kie ili estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.
Ĝi ricevis la nomon de Gorgitiono, bastarda filo de Priamo, kiu estis mortigita de Teŭkro. Tiu ĉi estis provinta mortigi Hektoron, sed sia sago trafis Gorgitionon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.