asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
3838 Epono estas tre malgranda apolona asteroido.
3838 Epono | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 3838 Epona |
Aliaj nomoj | 1986 WA |
Nomita laŭ | Epona vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Alain Maury |
Dato de malkovro | 27-a de novembro 1986 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
225,102 Gm (1,505 AU) 67,080 Gm (0,448 AU) 383,124 Gm (2,561 AU) |
Discentreco | 0,702 |
Meza anomaliangulo | 183,245° |
Klinangulo | 29,236° |
Periodo | 674,186 tagoj (1,846 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 24,28 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
235,602° |
Argum. de periapsido | 49,593° |
Terdistanco - Minimuma |
29,513 Gm (0,1973 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 2,9 km |
Rotacia periodo | 0,0992 tago (2,3812 horoj) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,5 |
Ĝi estis malkovrita la 27-an de novembro 1986 de la franca astronomo Alain Maury elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi ricevis la nomon de la gaŭla diino Epono, protektantino de la ĉevaloj.
3838 Epono estas apolona asteroido, tie estas ano de grupo de terrenkontaj asteroidoj. Sed kvankam ĝia discentra orbito ŝajnas trairi tiujn de Tero kaj de Venuso, pro ĝia granda orbita klineco, ĝi situas malproksime de la ekliptika ebeno kiam ĝi pasas je la nivelo de tiuj ambaŭ planedoj: La 7-an de novembro 2010 ĝi pasis al 0,1973 AU (29,513 milionoj da km) kaj la 7-an de novembro 2034 ĝi pasos al 0,1980 AU (29,613 milionoj da km) de nia Tero.
Ĝi venas multe pli proksimen de Marso kaj Merkuro: ĝi povas pasi al 13 milionoj da km de Marso kaj 8,4 milionoj da km de Merkuro; ĝi povas proksimiĝi ankaŭ de 2 Pallas al 6 milionoj da km. Ĝi do estas marsrenkonta kaj merkurrenkonta asteroido.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3837 Carr | 3838 Epono | 3839 Bogaevskij |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.