asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
3169 Ostro estas malgranda sed eksterordinare hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.
3169 Ostro | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3169 Ostro |
Aliaj nomoj | 1981 LA ; |
Nomita laŭ | Steven J. Ostro vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 4-a de junio 1981 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono), Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono interna ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
283,033 Gm (1,892 AU) 264,054 Gm (1,765 AU) 302,013 Gm (2,019 AU) |
Discentreco | 0,06706 |
Meza anomaliangulo | 6,171° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 24,902° |
Periodo | 950,532 tagoj (2,602 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,65 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
96,364° |
Argum. de periapsido | 32,883° |
Terdistanco - Minimuma |
119,080 Gm (0,7960 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
4,4 km × 3,4 km × 3,2 km Kombinata: 5,15 ± 0,08 km Ĉefa korpo: 3,89 ± 0,06 km |
Maso - Denso |
(1,86 ± 0,62) x 1014 kg 2,6 ± 0,2 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,2712 tago (6,509 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,960 ± 0,023 (JPL) 0,423 ± 0,067 (Robert Johnston) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Xe (SMASSII) ; TS (Tholen) |
Absoluta magnitudo | 12,73 |
Ĝi estis malkovrita la 4-an de junio 1981 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).
Ĝi estis nomita en honoro de la usona astronomo Steven J. Ostro (1946–2008), fakulo pri radara astronomio.
La duopa eco de 3169 Ostro estis malkovrita la 5-an de novembro 2005 de P. Descamps, F. Marchis,, A. Peyrot, J.-P. Teng-Chuen-Yu, J. Dorseuil, B. Payet, T. Dijoux, Y. Leonie, H. Berrouachdi, C. Chion Hock, F. Bernard, C. Benard, J. Berthier, D. Hestroffer kaj F. Vachier per observoj de ĝia luma kurbo farde la Institut de mécanique céleste et de calcul des éphémérides elde la Observatorio de la Makes en Insulo Reunio, anoncita la 20-an de decembro 2005.
3169 Ostro konsistiĝas el du longigitaj korpoj de 4,4 km × 3,4 km × 3,2 km (ekvivalenta diametro de 3,89 ± 0,06 km) kaj 4,8 km × 2,6 km × 2,4 km (ekvivalenta diametro de 3,38 ± 0,07 km); ili orbitas je distanco de ĉ 5,2 km kun orbita periodo egala al la rotacia periodo de la centra korpo: 0,2712 horoj (kaptita rotacio).
La proksimeco inter ambaŭ korpoj lasas suspekti, ke ili povus esti kontakta duopo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.