16974 Iftimo
troja asteroido de Jupitero From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
16974 Iftimo estas mezgranda, malhela kaj malrapide rotacianta duopa troja asteroido de Jupitero, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, tie estas en la tiel nomata "Greka Tendaro".[1]
Remove ads
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 18-an de novembro 1998 en la kadro de la kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
En la Odiseado, Iftimo estas la fratino de Penelopo, kiu aperis al ŝi en sonĝo por konsoli ŝin kiam ŝi ploris.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 18-an de marto 2013 de Keith Noll kaj aliaj, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita en marto 2016.
Tiu satelito havas diametron de 34.9 ± 5.44 km kaj orbitan duonan grandakson de 179 ± 10 km. Ĝia orbita periodo estas 3,29 tagoj (78,9 ± 0.4 horoj) do egala al la rotacia periodo de la ĉefa korpo : ambaŭ korpoj ŝajnas esti en ligita rotacio; kvankam la rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.
16974 Iftimo estas la tria kelkopa asteroido malkovrita inter la trojaj asteroidoj de Jupitero.[2]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

