16974 Iftimo estas mezgranda, malhela kaj malrapide rotacianta duopa troja asteroido de Jupitero, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, tie estas en la tiel nomata "Greka Tendaro".[1]
16974 Iftimo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 16974 Iphthime |
Aliaj nomoj | 1998 WR21; 1974 WX ; 1986 WS |
Nomita laŭ | Iphthime vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 18-a de novembro 1998 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
777,678 Gm (5,198 AU) 724,509 Gm (4,843 AU) 830,847 Gm (5,554 AU) |
Discentreco | 0,06837 |
Meza anomaliangulo | 161,122° |
Klinangulo | 15,020° |
Periodo | 4329,223 tagoj (11,853 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
241,583° |
Argum. de periapsido | 135,189° |
Terdistanco - Minimuma |
578,200 Gm (3,865 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 57.34 ± 0.33 km Ĉefa korpo : 45.5 ± 3.29 km |
Rotacia periodo | 3,29 tagoj (78,9 ± 0.4 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0691 ± 0,011 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 9,8 |
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 18-an de novembro 1998 en la kadro de la kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
En la Odiseado, Iftimo estas la fratino de Penelopo, kiu aperis al ŝi en sonĝo por konsoli ŝin kiam ŝi ploris.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 18-an de marto 2013 de Keith Noll kaj aliaj, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita en marto 2016.
Tiu satelito havas diametron de 34.9 ± 5.44 km kaj orbitan duonan grandakson de 179 ± 10 km. Ĝia orbita periodo estas 3,29 tagoj (78,9 ± 0.4 horoj) do egala al la rotacia periodo de la ĉefa korpo : ambaŭ korpoj ŝajnas esti en ligita rotacio; kvankam la rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.
16974 Iftimo estas la tria kelkopa asteroido malkovrita inter la trojaj asteroidoj de Jupitero.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.