asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
1620 Geographos estas tre malgranda sed tre hela apolona asteroido.
1620 Geographos | |
asteroido | |
Bildo per radaro de Geografo | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 1620 Geographos |
Aliaj nomoj | 1951 RA; 1983 CY3 |
Nomita laŭ | National Geographic Society vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | A. G. Wilson kaj R. Minkowski |
Dato de malkovro | 14-a de septembro 1951 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
186,323 Gm (1,245 AU) 123,810 Gm (0,828 AU) 248,835 Gm (1,663 AU) |
Discentreco | 0,336 |
Meza anomaliangulo | 202,372° |
Klinangulo | 13,338° |
Periodo | 507,702 tagoj (1,390 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 26,69 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
337,263° |
Argum. de periapsido | 276,798° |
Terdistanco - Minimuma |
4 982 320 km (0,0333 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
5 × 2,1 × 0,2 km 2,56 km |
Maso | ~ 2,6 × 1013 kg |
Rotacia periodo | 0,2176 tago (5,22204 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,3258 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 15,60 |
Ĝi estis malkovrita la 14-an de septembro 1951 de la usonaj astronomoj Albert George Wilson kaj Rudolph Minkowski elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio).
Ĝia nomo honoras la National Geographic Society.
Ĝi krozas la marsan kaj teran orbitojn, do estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.
La 25-an de aŭgusto 1994 ĝi pasis plej proksime de Tero (malpli ol 5 milionoj da km). Je tiu okazo, ĝi estis observita per radaro de la Deep Space Network elde la Observatorio de Goldstone. La bildoj ricevitaj montras, ke Geografo estas plej longigita objekto de la sunsistemo, kun 5 × 2,1 × 0,2 km.
1620 Geographos estas S-tipa asteroido, tio signifas, ke ĝi estas tre hela kaj entenas feron kaj nikelon miksitajn kun silikatoj da fero kaj magnezio.
1620 Geographos estis celo de eksplorado de la usona kosmosondilo Clementine. Sed paneo de raketmotoro finigis la mision antaŭ ol la kosmosondilo atingis la asteroidon[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.