Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 530-aj jaroj antaŭ nia eraro (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 6-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
ĉ. 530 a.K.: Templo de Apolono ĉe Delfo estas konstruita.
ĉ. 530 a.K.: la virina statuo Peplos Kore, de la Akropolo en Ateno, estas farita. Ĝi nun estas videblas en la Akropola Muzeo de Ateno.
ĉ. 530 a.K.: la vira statuo Kroisos Kuros, de tombejo ĉe Anavisos proksime de Ateno estas farita. Ĝi nun estas elmontrita ĉe la Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno.
ĉ. 530 a.K.-525 a.K.: Sifna Trezorejo, de la Sanktejo de Apolono, Delfo, estas konstruita. El ĝi aparte konserviĝis fragmentoj de la norda friso, montrante Batalo inter la dioj kaj la gigantoj, kiu nun videblas en la Delfa Arkeologia Muzeo.
539 a.K.: Morto de Belŝacar, la probable lasta reĝo de Babilono
ĉ. 531 a.K.: Morto de Laozio, fondinto de Taoismo (tradicia dato)
Rainer Albertz, Israel in exile: the history and literature of the sixth century BCE ("Israelo en ekzilo: la historio kaj literaturo de la sesa jarcento a.K."), paĝo 21