Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 600-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- 609 a.K. - La Babilonanoj venkas la asirian armeon de Aŝur-uballit la 2-a (, Aššur-uballiṭ) kaj kaptas Harran. Aŝur-uballit, la lasta asira reĝo, malaperas el la historio.
- 609 a.K. - batalo de Megido: Reĝo Joŝija de Reĝlando de Judio mortas en batalo kontraŭ faraono Nekao la 2-a de Egiptio, kiu estas survoje norden por helpi la Asirian ŝtaton de Aŝur-uballit la 3-a. Jehoaĥaz anstataŭigas lia patron Joŝija kiel reĝo de Judio, sed estas rapide detronigita de Nekao, kiu instalas la fraton de Jehoaĥaz Jehojakim anstataŭ li.
- 607 a.K. (15–26 marto) - Kometo de Halley estas videbla de la Tero.
- 606 a.K. - reĝo 周定王 (pinjine Zhōu Dìng Wáng) sukcedas 周匡王 (pinjine (Zhōu Kuāng Wáng) kiel reĝo de la dinastio Zhou en Ĉinio.
- 605 a.K. - Batalo de Karkemiŝ: Kronprinco Nebukadnecar la 2-a de Babilono venkas la armeon de Nekao la 2-a de Egiptio, certigante la babilonan konkeron de Asirio. La babilonanoj persekutas tra Sirio kaj Israelo.
- 605 a.K. - Batalo de Hamat: Nebukadnecar la 2-a venkas la reston de la egiptia armeo post la batalo de Karkemiŝ.
- 605 a.K. - Nebukadnecar la 2-a sukcedas sian patron Nabopolassar kiel reĝo de Babilono.
- 601 a.K. - Fondo de Perinthos (Πέρινθος) 90 km okcidente de Bizanco fare de setlantoj el Samoso (tradicia dato).
- 601 a.K. - La juda-babilona milito komenciĝas inter la Regno de Judio kaj Babilonio.
- 600 a.K. - Marsejlo estas fondita de grekoj de Foceo, kiuj estas venkaj super la kartaganoj en marbatalo, komencante la Greko-Punikajn Militojn.
- 600 a.K. - La Armena satrapio kreiĝas.
- 600 a.K. - La urbo Capua en Kampanio, suda Italio, estas fondita.
- 600 a.K. - La helenisma urbo Smirno en Malgrandazio estas prirabita kaj detruita de Aluattes (𐤥𐤠𐤩𐤥𐤤𐤯𐤤𐤮) de Lidio.
- 600 a.K. - Nebukadnecar la 2-a konstruigas la Pendoĝardenojn de Babilono.
- c. 600 a.K. - Milano estas fondita de keltoj.
- c. 600 a.K. - Pompejo estas fondita.
- c. 600 a.K. - La etruskoj konkeras la setlejon de Romo, igante ĝin prospera komerca centro.
- c. 600 a.K. - La religio Zaratuŝtrismo populariĝas en Persio.
- c. 600 a.K. - 580 a.K. - Konstruado komenciĝas pri la templo de Artemiso en Korkira sur la insulo Korfuo.
- c. 600 a.K. - Konstruado komenciĝas sur la plej granda tumulo ĉe Cahokia de la misisipo-kulturo. La konstruado daŭros 800 jarojn, ĝis 200.
- c. 600 a.K. - La Arkaika periodo de skulptado komenciĝas en Antikva Grekio.
- c. 600 a.K. - La Dorika kaj Ionika ordo de helenaj kolonoj estas bone evoluintaj.
- c. 600 a.K. - 500 a.K. - Kalendara sistemo aperas en areoj kun forta olmeka influo en Mezoameriko.
Pliaj informoj Unuopaj jaroj ...
Fermi