asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
(66063) 1998 RO1 estas tre malgranda, ne tre hela kaj iom rapide rotacianta merkurrenkonta, venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta duopa atona asteroido malkovrita la 14-an de septembro 1998 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
(66063) 1998 RO1 | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (66063) 1998 RO1 |
Aliaj nomoj | 1998 RO1 , 1999 SN5 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 14-a de septembro 1998 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Atona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
148,244 Gm (0,9909 AU) 41,504 Gm (0,2774 AU) 309,777 Gm (2,071 AU) |
Discentreco | 0,7200 |
Meza anomaliangulo | 228,461° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 22,678° |
Periodo | 360,309 tagoj (0,9865 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
351,871° |
Argum. de periapsido | 151,128° |
Terdistanco - Minimuma |
13,757 Gm (0,09196 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 0,89 ± 0,17 km Ĉefa korpo: 0,8 ± 0,15 km |
Maso - Denso |
4,47 × 1011 kg 1,5 ± 1,15 g/cm3 |
Rotacia periodo | 0,10385 tago (2,4924 horoj) |
Geometria albedo | 0,14 ± 0,06 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 18,1 |
Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de ĉiuj planedoj de la interna sunsistemo, nome Merkuro, Venuso, la Tero kaj Marso. Ĝia orbita periodo (360,309 tagoj) estas tre proksima de tiu de la Tero.
En 2002, satelito estis malkovrita per observoj de lumaj kurboj anoncita la 21-an de oktobro 2002.
Tiu satelito havas diametron de 0,38 ± 0,08 km (0,8 ± 0,15 km por la ĉefa korpo), orbitan duonan grandakson de 1,2 ± 0,3 km kaj orbitan periodon de 0,6058 ± 0,0008 tago (14,54 ± 0,02 horoj). La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.
Konante la orbitajn periodon kaj la duonan grandakson, oni povas taksi la mason de la duopa sistemo je 4,47 x 1011 kg kaj ties denson je 1,5 ± 1,15 g/cm3
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (66001 – 67000) | Poste: |
---|---|---|
(66062) 1998 RG1 | (66063) 1998 RO1 | (66064) 1998 RW4 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.