transneptuna objekto From Wikipedia, the free encyclopedia
(145453) 2005 RR43 estas tre granda, treege hela transneptuna objekto malkovrita la 9-an de septembro 2005 de la usonaj astronomoj Andrew C. Becker, Andrew W. Puckett kaj Jeremy Martin Kubica elde la Observatorio de Apache Point en Sunspot (Nov-Meksiko, Usono).
(145453) 2005 RR43 | |
transneptuna objekto | |
Haŭmea familio • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (145453) 2005 RR43 |
Aliaj nomoj | 2005 RR43 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | A. C. Becker, A. W. Puckett kaj J. Kubica |
Dato de malkovro | 9-a de septembro 2005 |
Loko de malkovro | Sunspot (Usono). |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,482 Tm (43,333 AU) 5,559 Tm (37,161 AU) 7,406 Tm (49,505 AU) |
Discentreco | 0,1424 |
Meza anomaliangulo | 50,916° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 28,526° |
Periodo | 104189,532 tagoj (285,255 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
85,822° |
Argum. de periapsido | 279,368° |
Terdistanco - Minimuma |
5427,590 Tm (36,281 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 225 – 300 km |
Rotacia periodo | 0,212 tago (5,08 horoj) |
Geometria albedo | 0,440 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 4,18 |
Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas diametron de 300 km ; por Michael E. Brown, ĝi havas taksitan diametron de 225 km kaj eble estas nanplanedo.[1]
Laŭ ĝiaj orbitaj elementoj kaj ĝia spektro, kiu montras infraruĝajn sorbajn liniojn de akva glacio,[2] ĝi estas fragmento elŝirita el Haŭmeo tie estas ano de la Haŭmea familio : ĝi estus kreita, kun aliaj familianoj kiel (19308) 1996 TO66, (24835) 1995 SM55, (55636) 2002 TX300, (120178) 2003 OP32 kaj (386723) 2009 YE7 el la glacia mantelo elĵetita pro frakaso de la pra-Haŭmeo far de granda korpo (ĉ. 1600 km).
Ĝi estis retrovita sur fotografioj prenitaj elde Siding Spring en 1976, 1982 kaj 1983.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.