Ștefănești (Trei Sate)
komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ștefănești [ŝtefəneŝtj] (hungare: Székelyszentistván [sekejsentiŝtvan]) estis vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Sovata. Ĝi nun estas parto de Trei Sate.

Ștefănești | |
---|---|
Eksa vilaĝo | |
setlejo | |
Lando | Rumanio |
Distrikto | ![]() |
Alinome | Székelyszentistván (hungare) |
Iama hungara departemento | Maros-Torda |
Loĝantaro
En 1910 Ștefănești havis 508 loĝantojn (hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, departemento Maros-Torda. En 1956 ĝi unuiĝis kun Cioc kaj Hotești sub la nomo Trei Sate (= tri vilaĝoj).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Komunumoj pri Stefano la 1-a en la Hungara reĝlando
Hungaraj loknomoj kun "szentistván" aŭ "szentkirály" (sankta Stefano / sankta reĝo) rilatas al Stefano la 1-a de Hungario. Tiuj lokoj manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja. La unua parto de la nomo Székelyszentistván rilatas al la sikuloj.
Gravaj personoj
- Dénes Faluvégi (17-a de decembro 1888 – Buchenwald, aprilo 1945): rumania hungara pedagogo kaj redaktoro.
- István Nemes (kuracisto): kuracisto
- János Sándor (n. 9-a de aŭgusto 1941), instruisto, amatora lignoskulptisto vivanta en Székelyszentistván. Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- József Somai (n. 31-a de aŭgusto 1931): ekonomisto, fakpublicisto, vicurbestro de Cluj-Napoca.
- László Szoboszlai (1898–1992, popolpoeto
Eksteraj ligiloj
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto Mureş
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.