From Wikipedia, the free encyclopedia
Valkaldrono de Žiar (eo: legu ĵiar) (slovake Žiarska kotlina) estas valkaldrono sur la teritorio de Slovakio. Ĉi geomorfologia tuteco apartenas al subprovinco Enaj Okcidentaj Karpatoj kaj teritorio Slovaka Mezmontaro.
Žiarska kotlina | ||
---|---|---|
Rigardo trans la valkaldrono sudokcidenten al Štiavnické vrchy. | ||
depresio | ||
La plej alta punkto | () | |
Supra tutaĵo | Slovaka Mezmontaro | |
Najbaraj tutaĵoj | Vtáčnik Kremnické vrchy Montaro de Štiavnica | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Slovakio | |
Geografia situo | 48° 35′ N, 18° 49′ O (mapo)48.58194444444418.818055555556 | |
Mineraloj | tofo | |
Akvejo | Hron | |
Ĉi valkaldrono najbaras:
La valkaldrono havas areon ĉirkaŭ 120 km² – Ĝi estas 17km longa kaj la plej 11 km larĝa. Akso de valkaldrono kreas rivero Hron. La plej malalta punkto de ĝi kuŝas en suda parto, ĉe menciita rivero (ĉirkaŭ 200 m s. m.). La tuteco havas unu subtutecon - Žarnovické podolie.
En la valkaldrono kuŝas du urboj - Žiar nad Hronom kaj Žarnovica kaj 14 vilaĝoj.
En 50-aj jaroj de 20-a jarcento estis konstruita fabriko por produktado de aluminio Enterpreno de Slovaka nacia ribelo (sk: Závody SNP) ĉe Žiar nad Hronom. Malbona cirkulado de aero kun multaj polveroj kaŭzis, ke ĉi valkaldrono apartenis al unu la plej malpurigitaj areoj de Slovakio. Al tio ankaŭ kontribuis ankaŭ densa trafiko. Tio kaŭzis detruo de vilaĝo Horné Opatovce, kiu ne pli ekzistas. Stato de vivmedio post la ŝanĝoj en la 90-aj jaroj pliboniĝis, pro rekonstruado kaj modernizado de fabriko. Vivo malrapide iras reen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.