Žamberk
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Žamberk estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de rivero Divoká Orlice, situanta en cismontaro Orlické hory. Vivas ĉi tie 5 917 loĝantoj (2024). Tra la urbo kondukas ŝoseo n-ro 11 el Hradec Králové al Šumperk kaj Ostrava. En la urbo estas kastelo kun vasta parko kaj jam nefunkcianta kuracigejo por malsanoj de spirorganoj. En la baroka preĝejo estas valora ekipaĵo.
Žamberk | |||
germane Senftenberg | |||
urbo | |||
Urbodomo en Žamberk | |||
|
|||
Oficiala nomo: Žamberk | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Žamberk | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Ŝoseo | I/11 | ||
Memorindaĵoj | Žamberk kastelo, Teatro de Diviš | ||
Rivero | Divoká Orlice | ||
Situo | Žamberk | ||
- alteco | 418 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 09″ N 16° 27′ 52″ O (mapo) | ||
Katastro | 16,91 km² (1 691 ha) Žamberk | ||
Loĝantaro | 5 917 (2024) | ||
Denseco | 349,91 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1332 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 564 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581259 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Žamberk | |||
Retpaĝo: www.zamberk-city.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Líšnice, Kameničná, Kunvald, Helvíkovice, Dlouhoňovice kaj Lukavice.
Žamberk estis fondita de familio Drslavecidoj en la 13-a jarcento. En la 2-a duono de la 13-a jarcento Žamberk estis dividita en du partojn, la unua apartenis al Litice, la dua al Žampach-senjorejoj. Mikuláš el Bubno kaj en Litice unuigis la urbon kaj faris ĝin en la jaro 1575 sian sidejurbon. Grafo Windischgrätz en la jaro 1809 aĉetis kastelon kaj poste, en la jaro 1815, vendis ĝin al John Parish. Li kaj liaj familianoj ĉi tie vivis ĝis la jaro 1948, kiam ilia havaĵo estis naciigita. En la jaro 1990 Parishidoj reakiris sian havaĵon en Žamberk kaj en la jaro 2004 vendis ĝin al ĉeĥa ŝtato. Nuntempe en la kastelo estas faklernejo kaj internulejo. En la 16-a jarcento la urbo estis centro de Bohemiaj Fratoj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 353 |
1880 | 3 664 |
1890 | 3 678 |
1900 | 3 425 |
1910 | 3 641 |
1921 | 3 702 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 323 |
1950 | 4 170 |
1961 | 4 417 |
1970 | 4 605 |
1980 | 5 366 |
1991 | 5 864 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 6 153 |
2011 | 6 092 |
2014 | 6 057 |
2016 | 6 062 |
2017 | 6 059 |
2018 | 6 066 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 6 104 |
2020 | 6 077 |
2021 | 5 788 |
2022 | 5 918 |
2023 | 5 951 |
2024 | 5 917 |
En sudorienta urboparto staras la kastelo, kiun en renesanca stilo konstruigis en la jaroj 1575 - 1600 Mikuláš el Bubno kaj en Litice. La aloj de duetaĝa konstruaĵo fermas inter si du kortegojn. En nordorienta parto de la kastelo troviĝas rokoka kastelkapelo kun valora barok-rokoka ornamaĵo. Sudoriente de la kastelo troviĝas angla parko kaj barita ĉasarbaro. Naturan ŝirmon de la kastelo proviias fiŝlago, rivero Divoká Orlice, ravino sub Kapela monteto kaj el sudorienta flanko marĉejoj. Remparon de la kastelo kreis fosaĵoj kaj du prismoformaj turoj. Tamen la kastelo estis en la jaro 1643 forbruligita fare de svedaj trupoj. La rekonstruo estis farata en baroka stilo kaj estis finita nur post la jaro 1815. En la jaroj 1848 -1858 en kastela stelobservejo laboris dana astronomo Theodor Brorsen kaj efektivigis ĉi tie kelkajn gravajn malkovrojn, i.a. malkovris kvin kometojn. Ĉirkaŭ la jaro 1900 kastelaj interioroj estis rekonstruitaj en secesia stilo (jugendstilo).
La preĝejo, situanta proksime de la ĉefa urboplaco, estis konstruita en la jaroj 1729 - 1738 sur loko de pli malnova ligna preĝejo el la jaro 1348. La kirko havas horizontalan formon de la greka kruco kaj du turojn 72 m altaj. Aŭtoro de la konstruado estis Donáto Theodor Moratas el Chrudim. En la 2-a duono de la 19-a jarcento la preĝejo estis damaĝita pro brulego kaj estis rekonstruata laŭ planoj de J. Pöter. Sur ĉefaltaro estas bildo "Murdo de Sankta Venceslao", verko de itala pentristo Francesco Trevisani el la 18-a jarcento. El naŭ flankaj altaroj estas ĉefe interesa tiu al Santa Antonio Paduana kun tre valora bildo de Petr Brandl. Anĝeletoj sur ĝi tenas admiralajn signojn. La bildo celas glorigi konkeron de maŭra Orano fare de hispana ŝiparo, helpe de Sankta Antonio. El la origina ligna preĝejo konserviĝis bildo de Sankta Venceslao, pentrita sur stano kaj lokita super la sakristio.
Sur Masarykplaco staras urbodomo, kiu ekestis en la jaro 1815.
La ĉefan placon ornamas ankaŭ Mariakulta kolono starigita ĉi tie en la jaro 1700, kiel dankesprimo por tio, ke pesta epidemio tiutempe evitis Žamberkon.
Diviš-teatro estas el la jaro 1926.
Kapelo de Sankta Rosalia sur Kapela monteto devenas el la jaro 1682.
Proksime de la kapelo staras observada turo afable nomata "Rozálka".
Domoj sur la placo estas klasicismaj aŭ empiraj el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1800.
La urbo estas naskiĝloko de MUDr. Eduard Albert (1841–1900), la fondinto de la ĉeĥa kirurgio.
En Žamberk naskiĝis Zdeněk Polák.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.