Mangao kreita de Himoru Arakawa From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtala Alkemiisto (japane 鋼の錬金術師 [Hagane no renkinĝucuŝi], angle Fullmetal Alchemist) estas mangao verkita de Arakawa Hiromu. Ĝi aperis en la ĉiumonata magazino Shonen Gangan eldonata de Square Enix. Ĝi estas la plej populara mangao de la revuo. Estas du anime-versioj de la verko.
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Hiromu Arakawa |
Publikiginto | Enix (ĝis 2003) Square Enix (ekde 2003) |
Magazino | Monthly Shōnen Gangan |
Aperdatoj | aŭgusto 2001 — junio 2010 |
Volumoj | 27 |
Mangailustrita romano | |
---|---|
Aŭtoro | Inoue Makoto |
Ilustristo | Arakawa Hiromu |
Publikiginto | Square Enix |
Aperdatoj | 2004 — 2010 |
Volumoj | 10 |
Unue la studio Bones aranĝis ĝin en 51 epizodojn (dum kvar kvaronjaroj) de televida animeo. La serio estas daŭrigita per la animea filmo 劇場版 鋼の錬金術師 シャンバラを征く者 [Gekijōban: Hagane no Renkinjutsushi Shanbara o Yuku Mono, esperante Ŝtala Alkemiisto, La Filmo: Konkeranto de Ŝambala], aperinta la 23-an de julio 2003.
La animeo tre ege malsamas de la mangao kaj multaj ŝatantoj de la mangao estis malkontentaj. Pro tio oni kreis la duan version Fullmetal Alchemist: Brotherhood, kiu pli strikte sekvas la mangaon. En julio 2011, la dua serio estis daŭrigita per la animea filmo 鋼の錬金術師 嘆きの丘の聖なる星 [Hagane no Renkinĝucuŝi: Mirosu no Seinaru Hoŝi, esperante Ŝtala Alkemiisto: La Sakrala Astro de Milos].
Ankaŭ kelkaj OVA-oj kaj radio-dramoj estis produktitaj. Krome, komputilludoj baziĝitaj sur la mangao estis kreitaj por PlayStation 2 kaj Game Boy Advance.
«Neniu povas akiri ion sen pagi ion. Por akiri ion, oni devas perdi ion de egala valoro. Tio estas la fundamenta leĝo de egalvalora interŝanĝo de alkemio. Do, ni kredis ke tio estas monda»
La supra estas konata frazo, kiun diris Alphonse Elric en la komenco de la unua anime-serio.
En la fikcia mondo Amestris, oni kreskigis alkemion malsaman al alkemio en la nia reala mondo. Alkemiistoj povas alkemii eĉ oron el sentaŭga metalo, tamen la leĝo de egalvalora interŝanĝo neebligas, ke alkemiistoj povas ĉiojn.
Kiam ili estis infanoj, Edward kaj Alphonse Elric perdis sian patrinon pro malsano. Ili provis revivigi sian patrinon per homkorpa alkemiado (formi homan korpon kaj enigi animon en ĝin per alkemio), malgraŭ tio, ke oni malpermesas krei homon per alkemio. Sed la eksperimento malsukcesis; Edward perdis la maldekstran kruron kaj Alphonse perdis la tutan korpon. Edward oferas sian dekstran brakon nur por meti la animon de Alphonse en armaĵon.
Edward decidis prezentiĝi por esti Registara Alkemiisto. La Registaraj Alkemiistoj akiras privilegion, kiu helpos lin serĉi rimedon reakiri siajn perditajn partojn, kaj la korpon de sia frato. Li trapasis la ekzamenon dum li estis nur 12-jaraĝa. Edward kaj Alphonse ekvojaĝis por serĉi la Ŝtonon de la saĝuloj, kiu povus helpi ilin. La vojo estos tre malmilda kaj ili devos alfronti fortegajn malbonulojn, homunkulojn (alkemie faritaj homoj), karmon kaj kruelan profundan veron.
Ĉefrolulo. Kun sia frato Alphonse, li provis revivi sian patrinon per alkemio, sed ili malsukcesis. Edward perdis sian maldekstran piedon, kaj fiksis la animon de Alfons al panoplio. Poste li eksciis, ke la Ŝtono de Saĝuloj povus redoni al ili ĉion, kion ili perdis, kaj decidis serĉi ĝin. Ed surmetis artefaritan brakon kaj piedon. Dum li estis nur 12-jaraĝa, li akiris la postenon de Registara Alkemiisto kaj la titolon "Ŝtala" (鋼 [Hagane]). Li povas alkemii sen alkemia marko.
Plijuna frato de Edward. Pro la homkorpa alkemiado, li perdis sian tutan korpon. Edward fiksis lian animon al panoplio. Ekde la akcidento, Alphonse vivas kiel animo, sen homaj sensoj escepte de vidpovo kaj aŭdpovo. Li estas tre milda kaj ĝentila kompare kun Edward, ofte Alphonse ĉesigas sian malĝentilan fraton.
Amiko de la fratoj ekde kiam ili estis junaj. Ŝiaj gepatroj estis kuracistoj, sed ili mortis en la Enlanda Milito de Ishbal. Pro tio, Winry vivas kun sia avino Pinako, kaj laboris kiel faristo de artefaritaj korpopartoj.
Kolonelo kaj Registara Alkemiisto. Li havas ambicion akiri titolon de führer kaj ŝanĝi la uniformojn de inaj militistoj en mini-jupojn. Li havas la titolon "Flama" ĉar li povas manipuli flamon. Li ofte helpas la fratojn.
Reta studio Esperaĵo ekpublikigis en aŭgusto 2021 neoficialan Esperantan tradukon de la mangao.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.