Świerczewo (Szczecin)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Świerczewo (ĝis 1945 germane Schwarzow) estas setlejo de la urbo Szczecin (ĝis 1945 germane Stettin) en nuntempa Pollando. Świerczewo lokitas en la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 9-an lokon en la urbo kaj la 4-an lokon en la kvartalo; la 12-an de aŭgusto 2017 ĝi havis 15 523 loĝantojn[1].
Świerczewo | |
pole: Świerczewo | |
setlejo | |
Strato Ku Słońcu en la jaro 2015 | |
Oficiala nomo: Świerczewo | |
Lando | Pollando |
---|---|
Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
Distrikto | Zachód |
Parto de | Szczecin |
Tipo de parto | Setlejo |
Situo | Świerczewo |
- koordinatoj | 53° 25′ 38.64″ N 14° 30′ 48.96″ O (mapo) |
Areo | 2,4 km² (240 ha) |
Loĝantaro | 15 523 (12.08.2017) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Świerczewo enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Świerczewo (Szczecin) | |
Retpaĝo: swierczewo.szczecin.pl | |
Portalo pri Szczecin | |
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Pogodno (norde), Turzyn (oriente) kaj Gumieńce (sude kaj okcidente). La teritorio de la setlejo konsistas el la teritorio de eksa vilaĝo Schwarzow.
Świerczewo estas limigita per strato de Witkiewicz (norde), fervojaj trakoj de la fervojlinio ĝis Trzebież (oriente), strato Ku Słońcu kaj Centra Tombejo (sude) kaj strato de Derdowski (okcidente). Tiu urba setlejo konsistas el kvaraj setlejoj: Przyjaźni, Kaliny, Świerczewskie kaj deca Świerczewo, ilia limoj estas stratoj Santocka kaj 26 Kwietnia. La ĉefa strato estas Ku Słońcu (landvojo n-ro 10), kiu situas ĉe la limo de la Centra Tombejo. La setlejo estas konekta kun la aliaj partoj de Szczecin per la aŭtobusaj linioj kaj per tramlinioj 8 kaj 10.
Świerczewo apartenis al Szczecin ekde la jaro 1911[2]. Deca Świerczewo, kiu troviĝas en la sud-orienta parto, estas la plej malnova fragmento de setlejo. La unuaj konstruaĵoj sur teritorio de la setlejoj Kaliny kaj Świerczewskie estis konstruitaj en la intermilita periodo, dum la areo de la hodiaŭa setlejo Przyjaźni estis uzita por agrikulturaj celoj. Ekspansio de tiuj setlejoj okazis en la 70-aj kaj 80-aj jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.