Ĝunĝunu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝunĝunu, laŭ (hindie झुन्झुनू) estas historia urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. En tiu urbego vivas harmonie hinduoj kaj islamanoj kune dum jarcentoj.
Konstruaĵo en Ĝunĝunu
Kampuso en Ĝunĝunu
Demografio
Ĝunĝunu havis populacion de 118 473 en 2011 kun legopovo de 74%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo.
Geografio
Ĝunĝunu situas 323 metrojn super la marnivelo sur montetaro. Ĉuru (Raĝastano) troviĝas 45, Sikar 59, Narnaul 72, Biŭani 106, Hisar 121, Alŭaro 137, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 138 (voje 180), Nagaŭr 191, tutlanda ĉefurbo Delhio 190 (voje 240), Bikaner 202 (voje 220), Mumbajo 1049, Kolkato 1443 kilometrojn (aere) .

Akademio
Historio
En Ĝunĝunu pluraj dinastioj regis ekde 1045. La britoj regis ĝis 1947.
Lingvoj
En Ĝunĝunu la oficiala lingvo estas la hindia, sed oni parolas ankaŭ kelkajn dialektojn.
Religioj
En Ĝunĝunu vivas hinduoj (55%) kun islamanoj (44,5%), iomete aliaj.
Eduko
En Ĝunĝunu lastatempe estis establita sporta universitato. Pli malnovaj altnivelaj edukejoj estas alia universitato, kelkaj altlernejoj kaj akademio.
Klimato
En Ĝunĝunu pluvas jere nur ĉirkaŭ 400 mm, plejparte dum la musonsezono inter junio kaj septembro. En la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 18-34 °C.
Trafiko
Ĝunĝunu havas trairan fervojon, same trairan ĉefvojon, krome kuras al la urbego 5 aliaj vojoj. Loke ekzistas flughaveno por malgrandaj aviadiloj, sed internacia funkcias en Ĝajpuro. Alternativa flughaveno funkcias en Narnaul.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.