From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝuan Ŝikai aŭ Juan Ŝikaj (Yuan Shikai, en ĉina 袁世凱 pinĝine Yuán Shìkǎi; 16a de Septembro 1859 – 6a de Junio 1916) estis ĉina militisto kaj registara funkciulo kiu elstariĝis al povo dum la fino de la Qing dinastio, finfine finigis ĝian regadon de Ĉinio en 1912, kaj poste iĝis la Imperiestro de Ĉinio (1915–1916). Li unue klopodis savi la dinastion pere de nombraj modernigaj projektoj kiel tiuj por burokrataj, fiskaj, justicaj, edukaj kaj aliaj reformoj, spite ludi gravan rolon en la puĉa malsukceso de la Reformo de la Cent Tagoj. Li establis la unuan modernan armeon kaj pli efikan provincan regadon en Norda Ĉinio dum la lastaj jaroj de la Qing dinastio antaŭ devigi la abdikon de Pu Ji, nome la lasta monarko de la Qing dinastio en 1912. Tra negocado, li iĝis la unua Prezidento de la Respubliko Ĉinio en 1912.[1] Tiu armeo kaj burokrata kontrolo estis la fundamento de lia aŭtokrata regado.
Ĝuan Ŝikai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
袁世凱 | |||||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1859 en Xiangcheng City | ||||
Morto | 6-an de junio 1916 (56-jaraĝa) en Pekino | ||||
Mortis per | Uremio vd | ||||
Tombo | Tomb of Yuan Shikai (en) vd | ||||
Etno | hanoj vd | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Dinastio Qing Respubliko Ĉinio Ĉinia Imperio vd | ||||
Partio | Republican Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Yuan Baozhong (en) vd | ||||
Infanoj | Yuan Kequan (en) , Yuan Kehuan (en) , Yuan Kezhen (en) , Yuan Ko-wen (en) , Yuan Keding (en) , Yuan Jingxue (en) vd | ||||
Parencoj | Yuan Baoqing (en) (Chinese adoption of children from near relatives (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto militestro vd | ||||
Laborkampo | Politiko vd | ||||
Aktiva dum | 1881– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li malsukcesis en mallongdaŭra klopodo restaŭri heredan monarkion en Ĉinio, kun li mem kiel Hongxian Imperiestro (ĉine 洪憲皇帝). Lia morto en 1916 tuj post lia abdikado kondukis al la fragmentado de la ĉina politika sistemo kaj al la fino de la Beiĝang-regado kiel ĉina centra aŭtoritato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.