From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝarĝa, laŭ egipta arabe جرجا, laŭ kopte ⲑⲁⲣϫⲉ estas urbego en Egiptio, en Alta Egiptio, en la Provinco Saŭhaĝ. Ĝi estas la metropolitena sidejo de la Kopta Ortodoksa Eklezio kaj estas la plej malnova kontinue loĝata urbo en Afriko.
Ĝarĝa | |||
---|---|---|---|
urbo arkeologia loko urbego vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 102 597 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 20′ N, 31° 54′ O (mapo)26.33833333333331.891666666667 [+] | ||
Alto | 70 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Girga [+] | |||
En Ĝarĝa loĝis 162 165 homoj en 2021.
Ĝarĝa troviĝas laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 70 metrojn super la marnivelo. Provinca sidejo Saŭhaĝo troviĝas 32, Kenao 86, Luksoro 104, Hurghada 216, Asuano 270, Suezo 409, ĉefurbo Kairo 417 kilometrojn (aere) .
Ĝarĝa eble estis loko de la pratempa urbo Thinis, la unua ĉefurbo de la unuigita Egiptujo. Ĝarĝa estis ankaŭ ĉefurbo de Supra Egiptio dum la otomana regado, poste dum brita rego provinca sidejo ĝis 1960. Interrompe en mezo de la 18-a jarcento ĥolerepidemio okazis, multaj mortis aŭ rifuĝis. Poste unue oni fondis religian lernejon, kiu allogis la alvenintojn. Dum la milito kontraŭ la francoj Ĝarĝa estis franca bazo por la soldatoj.
Industrio de Ĝarĝa konsistas el produktado de sukeroj kaj ceramikaĵoj.
Ĝarĝa situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm, ĝenerale decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 14-32 °C.
Ĝarĝa havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Saŭhaĝo. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.