From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝalpajguri, bengale: জলপাইগুড়ি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en norda parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Ĝalpajguri | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 735101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 107 341 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 189 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 31′ N, 88° 44′ O (mapo)26.51666666666788.733333333333 [+] | ||
Alto | 89 m [+] | ||
Areo | 90,29 km² (9 029 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jalpaiguri [+] | |||
La loknomo venas de la vorto "Ĝalpaj" kun la signifo olivo, kiu kreskis en la urbo. "Guri" signifas lokon.
En 2011 Ĝalpajguri havis 107 341 (kun la urbaro 169 002) da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Ĝalpajguri situas laŭ rivero sur ebenaĵo kaj promontoroj de la Himalajo en averaĝa alteco de 89 m super la marnivelo. Siliguri troviĝas 36, Darĝiling 74, Alipurduar 80, Kiŝanganĝ kaj Gangtok po 91, Rajganĝ 117, subŝtata ĉefurbo Kolkato 441, tutlanda ĉefurbo Delhio 1158, Mumbajo 1832 kilometrojn (aere) .
Ĝalpajguri estis fondita en 1869 dum Brita Hindio same kun la plena distrikto.
Ĝalpajguri havas sian propran kooperativan bankon fonditan en 1919.
En Ĝalpajguri 88% de la populacio estas hinduoj, preskaŭ 10% estas islamanoj, kristanoj 1% kaj budhismo 0,5%. La urbego estas katolika diocezo.
En Ĝalpajguri la plej altnivela instruado okazas en kampuso de universitato kaj en pluraj altlernejoj.
La oficiala lingvo en Ĝalpajguri estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla. Ili estas ankaŭ la instruaj lingvoj, sed en kelkaj lokoj estas ankaŭ la nepala kaj hinda lingvoj.
En Ĝalpajguri la averaĝa temperaturo estas 25 °C kaj varias averaĝe inter 20-30 °C. Aŭgusto estas la plej varma monato. Ĉar la urbego situas sur bazo de la Himalajo, tial ĝi ricevas altan kvanton de pluvoj tutjare. La meza jarpluvo estas 3357 mm. La pluvsezono kutime daŭras de majo ĝis oktobro, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.
Al Ĝalpajguri kuras tri fervojaj linioj, krome trairas ĉefvojo, fine sola flankovojo kuras al la urbego. Fervoja kaj voja pontoj helpas la trafikon. La plej proksima flughaveno funkcias en Siliguri.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.