From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝis hodiaŭ troviĝas en Vajmaro, Germanujo, kelkaj restaĵoj de la iam fortimpresa ĉirkaŭfortikaĵo (germane: Weimarer Stadtbefestigung).
La mezepoka faro de rempararo ŝajne komenciĝis en la 13-a jarcento ĉe Buro Hornstein. Unue temis pri lignaj palisadoj de ties konusformaj finiĝoj havas sian nomon la nunaj geografiaj punktoj Kegeltor, Kegelplatz kaj Kegelbrücke. En la kuro de la 17-a jarcento evoluis el Hornstein-kastelo Wilhelmsburg kaj post la incendio de 1774 la Urba kastelo en sia nuna aspekto.
La ĉirkaŭfortikaĵo fariĝis ringe ekstere de Jakoba antaŭurbo. La fina etendiĝo estis atingita nur en la 14-a jarcento kaj alikonstruoj okazis ĝis la mezo de la 16-a jarcento. Ĝi kondukis disde Kasse-turo tra Goethe-placo, Wieland-strato, Schiller-strato kaj Puschkin-strato ĝis la biblioteka turo. Post la urbomuro troviĝas ŝtonzono de inter 8 kaj 10 metroj dikeco kiel defendilo; ĝin oni uzis en pactempoj ĝardene.[1] La Biblioteka turo, kiu estiĝis en 1435, estas la plej malnova ŝtona parto pri kiu oni posedas dokumentojn.
La plejan parton de la ĉirkaŭfortikaĵo oni neniigis post la Sepjara milito. Du turoj de la kaj malmultaj restoj muraj konserviĝis ĉe Graben, dume la aliaj brikoj permesis konstrui novajn domojn.[2] Ankaŭ la foso ĉirkaŭinta la murarono estis surŝutita. Ĉiuokaze, la tuto tiutempe ne plu sufiĉus al sieĝo per modernaj armiloj.
La turoj estis alikonstruitaj kaj havas nun la nomojn Kasse-turo kaj Urboturo. Ĉi-lasta servas kiel deponejo por Biblioteko Dukino Anna Amalia. Nur ĉe Graben ankoraŭ videblas parto duonronda kiu estis iam eble gvatturo. Eroj de la norda muraro konserviĝis.
Sur urboplano de 1559 de la topografo kaj urbestro Johannes Wolf bonege distingeblas la malnova ringomuro kun turoj kaj pordegoj. La pordegoj bedaŭrinde nur stratnome postvivis, ekz. ĉe Kegeltor, Jakobstor kaj Frauentor.[3] Por la konstruo oni uzis lokajn ŝtonspecojn, ekz. kalkŝtonon.[4] Mape ankaŭ mencio estas pri Erfurter Tor kiu estas produkto de la 16-a jarcento.
Ĉiuj menciitaj partoj figuras sur oficiala listo de protektotaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.